Enkomputiligis Don HARLOW

"La menso faras ofte ĉi konstaton..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 68


La menso faras ofte ĉi konstaton,
kiome pro Amoro mi suferas:
kaj tial, eksentante memkompaton,
mi diras: "Ĉu alia pli mizeras?"

Donas Amor' tiel subitan baton,
ke ĉiu viv-spirito malaperas:
sed unu nur konservas bonan staton:
ja tiu, kiu pri vi konsideras.

Sed por min helpi, kaptas mi kuraĝon
kaj al vi venas, serĉe de pacemo,
kun morta pal' kaj senkonsci-impulso;

kaj se por vid' mi levas la vizaĝon,
tuj en la koro komenciĝas tremo
pelanta la animon for de l' pulso.