Enkomputiligis Don HARLOW
|
Mi scias pri bela al mi ĝarden', iu pomĝarden'! Florigas ĝin riĉe anĝela ben', somere. Tie kreskas, ŝirmate, kun fag' -- tili' kun fago -- tili'! Tie cervo kaŝludas cervinon al si, somere. En ĉiu arbedo -- ho, najtingaltril', ho, najtingaltril'! Agordas la koro kun tiu jubil', somere. -- Do montru la vojon al via ĝarden', al via ĝarden'! Vi nur metis vortojn por ia poem', somere. Ne estas poemo sed jes poezi', sed jes poezi'! Mia nobla junulin' -- jen la koridili', somere. |