Enkomputiligis Don HARLOW

La providenco

de KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 77


La patro kun la filo eliris por promeno,
kaj li la filon saĝe edifis por kompreno
de l' Dia Ordo, kiu en la Naturo regas,
de l' alta Providenco, kiun li admiregas:
"Jen, birdoj en printempo, por ovojn meti, nestas;
Sed la birdidoj longe en tiuj ovoj restas;
nur tiam ili rompas la ŝelon per bekpikoj,
kiam, por ilin nutri, ekzistas jam lumbrikoj,
kaj poste danke kantas la gloron de l' Sinjoro,
kiu kreaĵojn siajn plenverŝas per favoro."

"Kaj la lumbrikoj, patro, -- demandis nun la filo --
ĉu ili kune kantas en tiu dankjubilo?"