Enkomputiligis Don HARLOW

Literaturo kaj moralo

de K. R. C. STURMER

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 41-42


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

   La penetraj pensoj de Marjorie Boulton pri literaturo kaj moralo estas aparte bonvenaj, ĉar ili tuŝas fundamentajn demandojn, kiujn oni ne sufiĉe ofte konsideras. Legante ilin, mi pensas, ke mi ne multe ŝanĝis mian sintenon post mia sugesto, en Notlibro de Praktika Esperantisto, en 1932, ke la serioza literaturo estas surogato de la religio. Tiubaze, oni klarigas la evoluon de la okcidenta literaturo en la lasta jarcento, samtempan kun la malevoluo de la kristanaj kredoj. La verkisto prenis, aŭ provis preni, la lokon de la pastro, predikante moralon. Kiel la pastro, la verkisto ankaŭ konfesas, sed publike. Por la ordinara homo la problemo solviĝas, se li povas mem iĝi verkisto aŭ konfesi al parencoj aŭ amikoj. Cetere, li povas resti en la rutino, kaj daŭre konfesi al pastro. Mi rimarkas en viraj necesejoj en London, ke iuj viroj konfesas pri seksaj impulsoj, skribante sur la murojn. Plej ofte li simple ne konfesas.

   Pri la distra literaturo ne temas nun, ĉar en sia artikolo Marjorie Boulton ne konsideras ĝin, nur la seriozan. Ŝia sugesto, ke la serioza verkisto havas la rajton priskribi la vivon tiel, kiel li ĝin ovservas, estas komento de idealista poetino. Mondumano, kiel Raymond Schwartz, scias pli bone: tion atestas iuj stelegoj en Anni kaj Montmartre. Mondumanoj ankaŭ rimarkas, ke entute, poetoj kaj artistoj praktike ne havas ĉiam pli altan moralon, ol ordinaraj homoj.

   Permesante al mi komenti iujn punktojn, mi esprimas dubon, ĉu, ju pli artisma la verko, des malpli la risko, ke priskribo de sadismo vekos sadismon. Baghy, moralemulo, nenie en siaj verkoj aludas sadismon, nur kruelecon, kaj malaprobe kruelecon. La kredo, ke "artismo" vualas la bazon de iu verko, estas senbaza. Ĝi vualas la bazon por kruduloj, sed malvualas ĝin por artismuloj. Krude seksinstiga verko ne plaĉos al artismulo. kiu volas seksinstigan verkon. Li aparte postulas seksinstigan verkon artisman. Simile, se Marjorie Boulton verkus romanon, en kiu ĉiuj faŝistoj estus monstroj, kaj ĉiuj kontraŭfaŝistoj noblaj, la rezulto ne estus fuŝverko por la plejmultaj kontraŭfaŝistoj, kiuj ne estas artismaj kaj preferas prezenton nigran-blankan.

   Pri la demando, ĝis kia grado la aŭtoro rajtas publike esprimi doloron, seniluziiĝon aŭ pesimismon, tio estas demando nek frivola, nek aparte literatura. Ĝi estas problemo de ĉiutagaj homoj ĉiutage. Mi memoras, ke, kiam en 1940 oni anoncis la cedon de Francujo, en Anglujo regis ĉie konsterno. Kelkaj esprimis sian timon, faligante la korojn de aliaj. Aliaj sintenis kaj parolis brave, malgraŭ falo de l' koro propra. Ĉu, se amiko aŭ parenco estas grave malsana, oni ne devas decidi, kiel sinteni? Se oni sentas dubon pri kolega entrepreno, oni konsideras, kiom multe aŭ malmulte esprimi sian opinion.

   Pr ni ĉiuj la problemo estas malfacila en la ĉiutaga vivo, kiel ankaŭ en la literaturo. Fakte, problemo sen solvo simpla. Iam mi eldonis skizon pri propra psika problemo. Publike, ĉar mi estas senreligiulo kaj ne kredas al psikiatroj. Jarojn poste, mia edzino prave komentis: "Kaj nun vi estas sana. Ĉu tamen vi pensis al tiuj, kiujn vi eble malsanigis?" Tamen mi ricevis leteron de unu samideano, homo de aĝo kaj socia rango solidaj, dankante al mi, ĉar nun li scias, ke li ne estas unika. Do, eble mi efikis iom sanige.

   Ankaŭ en la privata vivo, ofte, kiel Marjorie Boulton, oni devas decidi, ĉu paroli rekte, ĉu sinceri, ĉu diskreti. Ja, la problemoj de la vivo kaj de la literaturo diferencas malmulte! Ankaŭ la diferencoj inter mondumanoj, kiuj ŝajnas akcepti la vivon kia ĝi estas, kaj la idealistoj, kiuj moralemas kaj ŝajne volas ĉion ŝanĝi, ne estas tiom grandaj, kiom ili ŝajnas. Mi multe frekventis kaj normalajn homojn kaj literaturajn. Kiom ofte la mondumaj homoj montras fantaziemon, kaj la literaturemaj idealistoj montras sintenon tre terecon! Oni povus diri, kun Stellan Engholm: ke la homoj estas kneditaj el unu pasto, sed la verkistoj estas duspecaj, distra kaj moralema.