Enkomputiligis Don HARLOW
Mi sentis ekvekiĝi en la koro spiriton aman, kiu dorme sidis: Amoron veni gaje de la foro -- apenaŭ rekoneblis li -- mi vidis. Dirante: "Min akceptu kun honoro!" en ĉiu sia vort' li ĝoje ridis; kaj tuj post la alveno de l' sinjoro ĉe tiu flank', de kie li rapidis, mi vidis monna Vanna, monna Biĉe, kiuj al la direkto mia iras: unu post la alia mire brilas. Kiel rediras nun la mens' feliĉe, "Printemp' nomiĝas ŝi," Amoro diras, "kaj ŝi Amoro: tiom min similas." |