Enkomputiligis Don HARLOW
Mian mienon vi kun la aliaj mokadas, ho Virino, nek suspektas, kial ŝanĝite la mien' aspektas dum la admiro de belaĵoj viaj; se vi ĝin scius, cedus mokoj fiaj pro la kompato: fakte se perceptas Amoro, ke al vi mi min direktas, li iĝas el kuraĝ' kaj forto tiaj, ke li batalas kontraŭ la spiritoj, kelkajn forpelas kaj aliajn murdas, kaj, por vin gapi, tute sola restas, Tiam mieno nova min ekvestas: kaj tamen malgraŭ tio mi ne surdas al la lamentoj veaj de l' pelitoj. |