Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Sinjoro Tadeo aŭ la lasta armita posedopreno en Litvo

de Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 71-75


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Sinjoro Tadeo aŭ la lasta armita posedopreno en Litvo, eposo en 12 libroj de Adam Mickiewicz tradukita de Antoni Grabowski. 336 paĝoj, 20,5 x 14,5 cm, 12 ilustraĵoj, tuttola fortika bindaĵo. Eldonejo "Polonia", Varsovio. Prezo 1,5 dolaro. Mendebla ĉe la Nica Literatura Revuo.

Okaze de la unua centjara datreveno de la morto de Mickiewicz estas reeldonita en Polujo lia ĉefverko, Sinjoro Tadeo, en la klasika traduko de Grabowski. La nomo kaj la verko de Mickiewicz estas apenaŭ konataj en Italujo -- kaj kredeble en la tuta okcidenta Eŭropo. Mi ne scius kiel klarigi la aferon; tamen la fakto estas, ke, ĉe ni, el la slavaj literaturoj nur la rusa havas renomon kaj ricevas la plian-malplian favoron de la publiko; la aliaj estas honorataj, se ekzistas ia ajn traduko, probable trovebla nur en la pli grandaj bibliotekoj. Mi do ne tre multe hontas malkaŝante tute sincere, ke mi neniam aŭdis la nomon de Mickiewicz antaŭ la pasintjaraj celebradoj kaj neniam legis antaŭe lian verkon ... eble ĝi estas nur favora ŝanco, por ke mi povu ĝui kaj juĝi pli serenanime la jenan esperantan tradukon. La enhavon de S. T. specifas pli precize la subtitolo: lasta armita posedopreno en Litvo: temas fakte pri etnobelara kverelo finiĝanta per komuna repaciĝo.

Inter la Soplica kaj Horeŝka familioj ekzistas malnova rankoro. Jacek Soplica profitante la favoran politikan cirkonstancon de la Targovica ligo atakas kun la helpo de la rusoj la Horeŝkan kastelon, mortigas perfide la sinjoron kaj prirabas lian familion de ĉiuj havaĵoj. Post tio, kiam la cirkonstancoj ree iĝas malfavoraj al li, li malaperas lasante al la frato, la Juĝisto, sian filon: Tadeo. Lia nomo estas sinonimo de malnoblo kaj abomeno ĉe ĉiuj patriotaj nobeloj en la tuta lando. Tiu estas la antaŭfakto de la rakonto.

Nun ree estas malkonkordo inter la du familioj: la lasta el Horeŝkoj, la Grafo, kaj la Juĝisto havas proceson pro la posedo de kastelo, aparteninta iam al Horeŝkoj. Ĝuste en tiu kastelo, kie -- ne atendante la verdikton -- la Juĝisto lasas pretigi la bankedojn, Tadeo, reveninta hejmen post longa foresto, ekkonas kaj ekamas Telimenon, kiu poste malkaŝiĝas kiel lia onklino.

La grafo ne ŝajnas esti tro venĝosenta kontraŭ Soplicoj: li partoprenas iliajn ĉasojn, konversaciojn kaj bankedojn, ne preterlasante la okazon koketi kun la sopicaj damoj. Nur la lasta Horeŝka kortegano, Ŝlosisto Gervazo, ŝajnas memorigi lin pri la devo.

Telimeno dume ne havas trankvilajn horojn: sukcesinte deturni la danĝeron, ke Tadeo svatu la 1a filinon de la Ĉambelano, nenion ŝi povas fari, por ke li ne lasu sin ravi de la gracioj de Zofio, ŝia zorgatino, kiu havas super ŝi la grandan avantaĝon esti pli juna kaj pli bela: krome tiu amo ricevas la plenan apogon de la Juĝisto kaj la konsenton de la malproksima Jacek, pri kiu portas informojn pastro Vermo, iu mistera figuro, ĉiam ĉeestanta, kiam oni lin ne atendas, nenie trovebla, kiam oni lin serĉas, ŝovanta sin inter nobelojn kaj servutulojn por teni ĉiam viva la flamon de la patrujamo. Tiel inter ĉasoj, babiloj, disputoj kaj amintrigoj pasas gaje la vivo en Soplicovo.

Sed en la Horeŝka kastelo Gervazo ne restas senaga: la alproksimiĝon de la Napoleona liberiga armeo li pensas profiti por preni sian venĝon kontraŭ la perfidintaj Soplicoj: post banala akcidento dum bankedo li forpelas el la kastelo la Juĝiston kun ĉiuj gastoj, admonas la Grafon kaj konvinkas la nobelojn puni Soplicojn. Soplicovo surprize atakita cedas senreziste: komenciĝas la venkofesteno kun sekva ĝenerala ebriiĝo. La postan matenon la nobeloj havas malagrablan surprizon: la rusaj soldatoj -- avertitaj oni ne scias de kiu -- malliberigis ilin kaj intencas submeti ilin al la cara juĝo: vana estas la pledo de la Juĝisto, kiu klopodas savi ilin.

Sed pastro Vermo ne lasas forkuri la tempon; dum la novaj venkintoj festas la eventon per bankedado, li avertas la aliajn nobelojn, kun ili alportas kaŝe armilojn kaj malligas la malliberulojn: en la nova batalo la nobeloj prosperas venki la rusojn, kaj ilia komandanto pro saĝa konsilo de la Ĉambelano demetas la spadon. "Tiel finiĝis lasta en Litvo invado".

Por eviti la carajn punojn la nobeloj devas nun elmigri: Tadeo antaŭ la foriro fianĉiĝas preskaŭ oficiale al Zofio, dum Telimeno konsolas sin akceptante la amon de la Grafo. Ĉiuj forveturas.

Sur mortolito kuŝas pala kaj senfortiĝanta pastro Vermo: per sia propra korpo li ŝildis la Grafon kaj ricevis anstataŭ li kuglon. Li malkovras antaŭ Gervazo sian identecon: li estas Jacek! Rakontante sian historion li senkulpigas sin, ricevas la pardonon de Gervazo kaj forpasas. Liaj kulpoj estas elaĉetitaj, la malpaco inter Horeŝkoj kaj Soplico por ĉiam forigita. La reveno de la elmigrintoj kun la venkaj armeoj estas festata per lukula bankedo, aranĝita laŭ la plej bona pola tradicio; Tadeo kaj Zofio fianĉiĝas oficiale kaj liberigas laŭ la novaj francaj ideoj siajn servutulojn, dum Telimeno, ne sukcesinte atendi la revenon de la Grafo, fianĉiniĝas al Rejento. Post koncerto de Jankiel, Ĉambelano komencas polonezon: ĉiuj dancas ĝis laciĝo. Je ĉi tiu serena sceno interrompiĝas la rakonto.

La verko estas vera romano en rimo, kies similaĵo tute mankas ekz. en la itala literaturo. La itala eposo neniam malsupreniras el la ŝtupo de la sublimo, de la heroeco, de la superhomeco, unuvorte de la fantasto, ĉu se temas pri tute serioza verko (Jeruzalemo liberigita), ĉu pri ironia (Rolando furioza), ĉu pri parodia (Morgante, Rabita sitelo): ĝi traktas ĉiam pri evento tute ne prisilentebla fare de la poeto, grava kaj tial inda je la helpo de la muzoj, je la partopreno de paganaj gedioj aŭ de la kristanaj anĝeloj kaj diabloj -- kaj se eble de ĉiuj kune --, je la interveno de ĉiuj estaĵoj kaj okazaĵoj, kiujn la homa elpensemo povas elsorĉi el la neelĉerpebla fonto de la fantazio. La eksteroridnaro estas trajto konstanta en niaj epopeoj, tiel ke ili proksimiĝas pli al fabelo ol al romano.

En la verko de la pola aŭtoro ĉio statas alie: ne nur la fantasto mankas, sed oni eĉ dirus ke nenio estas, kio ne povus aparteni efektive al la ĉiutaga vivo: la supernatureco aperas fuĝe ĉi tie kaj tie -- la tempesto post la batalo, la nubo en la fino de la poemo ktp. --, sed tio havas nenion komunan kun la fabela supernatureco de la supre diritaj poemegoj. Kiel la leganto povas kompreni mem el la resumo, la tuta parto antaŭanta kaj sekvanta la atakon al Soplicovo estas nenio alia ol glata prezento de etnobelara vivo en Polujo, vivo plena de bagateloj, etaĵoj, kaj sensencaĵoj, sed kelkfoje ankaŭ de emocioj kaj de grandiozo, kiun la sentemo de majstro scias percepti kaj transporti el la banalo al la sfero de la arto.

La solaj personaĵoj, havantaj heroan trajton estas eble nur Jacek, la sentaŭga nobelo fariĝinta fervora kaj agema patrioto, Gervazo, instiganta en sia nefleksebla venĝ-aspiro al atako kontraŭ Soplicovo, kaj Jankiel, ludanta sur cimbalo la epopeon de la pola nacio: kaj ili, mi devas konfesi, plej plaĉis al mi. La aliaj figuroj -- inkluzive de tiu de Tadeo -- estas pli facile forgeseblaj.

Sed kio plej impresis min estas eble la mirindaj priskriboj -- kolorriĉaj pentraĵoj de la polaj pejzaĝoj kaj la ĉie vibra patrujamo, atinganta la sublimon en la koncerto de Jankiel.

La traduko de Grabowski -- jam fariĝinta unu el la klasikaĵoj de nia literaturo -- estas en sia tutaĵo superba monumento de la 1a esperanta traduka poezio: bedaŭrinde mankas al ĝi tiu ellaboriteco, tiuj atenta versfajlado kaj zorga rimokribro, tiu -- sincere dirite -- pli alta poezia sento, kiu karakterizas alian giganton de nia traduka poezio, t.e. de Kaloĉaja Infero, kaj faras ĝin verko pli altnivela kaj perfekta. Ne maloftaj estas la pecoj, kie manifestiĝas la laciĝo de la poeto: la versoj fariĝas sensignifa sinsekvo de pli-malpli regule akcentitaj vortoj kaj la rimoj grinca serio de krudaj adasismoj

En la traduko estas konservita la tre, eĉ tro, libera pola aleksandro: la verso konsistas el dektri silaboj kaj la ritmon markas nur du fiksaj akcentoj: unu sur la sesa kaj unu, kompreneble sur la dekdua. Sekvas el tio, ke nur kiam la sesa silabo apartenas al vorto emfazinda, post kiu nature estu legopaŭzo, oni perceptas la regulan ritmomarŝon; sed se la akcento sidas sur vorto tute malĉefa kaj senpere ligata al posta vorto (ekz. adejktivo sekvata de substantivo) aŭ sur vorto preskaŭ senakcenta (ekz. kiu, mia ktp) oni havas la impreson legi prozon. Por ne ricevi malagrablajn ritmolamojn oni devas ĉiam akcenti la sesan silabon -- kiu ajn estas la vorto -- kaj tiu nenatura akcentado ofte malhelpas la sveltan kaj facilan fluon en la lego, tre necesan en tia versromano; al tiu malhelpo kontribuas krome la eble ekscesa uzo de la asindeto, la ŝparo de la artikolo, la inversio de la genitivo: ĉiuj etaĵoj, kiujn la poeto estus sendube foriginta en iu posta eldono.

Multo alia estus direnda pri la originalo kaj la traduko, sed tio transpasus la taskojn de recenzanto: pri tiaj ĉefverkoj ekzistas tuta serio da studoj, kiujn la ĝentila leganto volu konsulti.

La samideano povas aĉeti sen timo la proponatan libron: li ne lasu sin timigi de iuj komparoj kaj apudmetoj de Sinjoro Tadeo kun la Dia Komedio aŭ kun FAŭsto, kiel estas farite en la enkonduko: ili havas nenian fundamenton kaj nur atingas la rezulton doni malĝustan kaj malveran antaŭjuĝon pri la legota verko. Sena je filozofiaj kaj alegoriaj intencoj, ne ŝarĝita de kultura balasto, la rakonto fluas facila kaj streĉa kiel aventurromano: laŭ tiu vidpunkto la samideano ĝin legu. Kaj mi estas certa, ke ankaŭ la plej fiera poezi-kontraŭulo ne bedaŭros la tempon perditan por ĝia lego. La libro-amantoj havos krome la eblon riĉigi sian bibliotekon per unika majstraĵo.