Enkomputiligis Don HARLOW

Sinjoro Benito

de FRANC-NOHAIN

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 64


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En sia dometo kampara de Maisons-Alfort
Sinjor' Benito hieraŭ matene pafis sin for.

Klare, al lia familio ĝi estas malagrablo ne eta,
kaj, ĉu ne, li pli bone farus restante kvieta.

Krome, kian kaputan ekziston mi vidas en spirito,
Post tio, por tiu bona sinjorin' Benito!

Al tiu povra fraŭlin' Benito estas ankaŭ fama plendindo.
ŝi kiu estis edziniĝonta kun riĉa industriisto el Indro.

Kaj la fil' Benito, unu fraŭlo de tiel solida kondiĉo!
Ĉu eble, ke homoj trovas sin en tia malfeliĉo?

Plej bedaŭrinde, temis ankoraŭ pri virinafero:
sinjor' Benito estis, sinjorinoj! de flirtema karaktero.

Malgraŭe, la tuta familio sekvis la funebran procesion.
Kaj, ni konfesu. estis al ili falfacile fari alion.