Enkomputiligis Don HARLOW

"Tiom ĝentil-aspektas kaj honestas..."

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 66


Tiom ĝentil-aspektas kaj honestas
mia Virino, kiam ŝi salutas,
ke ĉies lango ektremante mutas
kaj vidi la okulo tima estas.

Bonvole per humilo ŝi sin vestas
aŭdante, kiel laŭdon ni tributas,
kaj al la tero, kiel ŝi kondutas,
de la ĉiel' miraklon manifestas.

Tiom al tiu, kiu ŝin admiras,
ŝi donas dolĉon tra l' okul' al koro,
ke, kiu ĝin ne spertas, ne komprenas;

kaj ŝajnas, ke el ŝiaj lipoj venas
spirit' sublima, plena de Amoro,
kiu al la anim' "suspiru!" diras.