Enkomputiligis Don HARLOW
Transen de l' sfer', kiu plej larĝe ĝiras, ekpasas la suspiro de la koro kaj nova povo, kiun kun la ploro Amoro en ĝin metas, ĝin plutiras. Ĝi ekveninte, kien ĝi deziras, vidas virinon plenan de honoro kaj lumo, tiel ke ĉe l' vaga foro pro la brilego la spirito miras: ŝin vidas tia, ke dum ĝi raportas, ĝin ne komprenas pro la dir' subtila la kor' dolora, kiu ĝin instigas. Mi scias, ke ĝi diras pri l' ĝentila, ĉar ĝi pri Beatrice miron portas: tiel, virinoj, ĝi min komprenigas. |