Enkomputiligis Don HARLOW

Unu artisto

de Max kaj Alex FISCHER

elfrancigis A. NURAK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 60-61


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Aliaj alvenas en la mondon kun natura kapablo por la komercaj aferoj. K. Loran estis naskita por la belaj artoj. Iuj preferas muzikon, skulptadon, eĉ deklamarton -- li sentis sin nerezisteble altirata de la pentra arto. Li komencis ĝin prilabori tre juna, kaj, nur okjara, lernis la metion ĉe pentristo por butikŝildoj.

Sed, eĉ kiam oni havas naturajn dotojn, je la komenco oni blindpalpas sian vojon. Nur ĉe sia dudeka jaro li kredis sin rajtigita fieri pri tio, kion li faris. Lia unua serioza verko bedaŭrinde spertis la saman destinon, kiel la "Anĝeluso" de Millet. Li forcedis ĝin por unu fajfo al brokantisto. Ĝi estis granda blanka tolaĵo kun tre sobraj farboj -- li uzis nur sienon -- kaj tie oni povis legi: "Ĝenerala likvido pro finiĝo de lukontrakto".

Ne allasante senkuraĝiĝon, li reprenis siajn penikojn kun furiozo. Li produktis tiam unu "Fikspreza Restoracio, 2 Biliardoj", kiun li elmetis al la publiko, je la angulo de la strato Helder kaj de la bulvardo Haussmann. Li ankaŭ metis la lastan tuŝon al unu "Enirejo malpermesata al la publiko" (1891), al unu "Barita Strato", al unu "Forte sonorigu!" (1892) kaj al kelkaj aliaj malpli gravaj skizoj.

Ĉirkaŭ tiu epoko, li faris provon, kiu devis doni al li tiun memfidon, tiel necesegan al la artisto. Unu el liaj onklinoj posedis unu Picasson, kiun ŝi heredis. Tiu pentraĵo prezentis drinkanton sidantan ĉe antaŭkafejo. Supre, sur la fasado, oni malfacile deĉifris jenajn vortojn, tre malbone skribitajn: "Ĉe la Ora Leono". Li korektis, por distri sin, tiun peceton da pentraĵo. Estis nur unu krio en la familio: "Sed estas multe pli bone ol Picasso!". Sole nur lia onklino, kiu ĉiam provis malhelpi lian alvokiĝon, ne dividis tiun opinion.

Tamen, li ankoraŭ ne atingis la grandan konatecon. La pasintan jaron, finfine, la okazo venis al li. Unu el liaj plej karaj deziroj estis plenumiĝonta: li ekspozicios ĉe la Salono de la Moderna Arto!

Tiun ĉi fojon, vere estis la gloro. Estas li, kiu pentris tiun malgrandan kvadratan tolaĵon, kiu estis lokita en tre rigardata loko, meze de la halo; li estis ja la aŭtoro de tiu verko, kie estis desegnita sur hela fono la vorto "Bufedeto", kun, poste, ordona mano indikanta firme unu direkton.

La tagon de la malfermo, li rikoltis egan sukceson. Pli ol tri mil personoj ĵetis siajn rigardojn sur lian verkon. Sed la kritikistaro, ĉiam malamika al la junaj talentoj, organizis kontraŭ li la konspiron de la silento. Neniu el la artikoloj dediĉitaj al tiu Salono eĉ menciis lian nomon.

Li provadis konsoli sin, pensante, ke la estonteco certigos al li la lokon, kiun li meritas, kiam, la pasintan monaton, li ricevis bileton, mallongan sed tre afablan, de sro Molinier, konservatoriestro ĉe la Louvres-a Muzeo. La Ŝtato mendas ion al li! Artisto, ekspoziciata ĉe la Louvres-muzeo, ankoraŭ dum sia vivo! Oni komencas do konfesi liajn meritojn!

Dum kvin tagoj kaj kvin noktoj, senĉese li laboradis. Ĉe la perfekteco de la finita verko, li ne povis malhelpi sin almeti sian nomon, en angulo. Malsupre, dekstre.

Sro Molinier akceptis lian "Bonvolu lasi la ombrelojn ĉe la gardejo". Sed li devigis lin forviŝi sian subskribon.

Se iam K. Loran havos filon, mi povas certigi al vi, ke li kontraŭstaros, per ĉiaj rimedoj, ke tiu elektu la karieron de artisto.