Enkomputiligis Don HARLOW

Verdikto

(de pendigito pri sia juĝinto)

de John FRANCIS

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 51


Mi juĝas vin. Mi juĝas nun
en mortodigno kaj imun'
de vi dotitaj, kiam pie
vi elbuŝigis apatie
formulon de la mortopun'.

Vi sidis ĝibe, eĉ simie,
dum vi arogis kvazaŭ die
verdikti morton. Post plenum'
mi juĝas vin.

Mi kulpis! Ĉu vi tamen kun
certeco scias? Sub la sun'
ĉio dubindas -- ankaŭ kie
sun' ne penetras. Kalvarie
maldormu nun! ĉar el mallum'
mi juĝas vin.