Enkomputiligis Don HARLOW
Virino portas en okul' Amoron kaj ĝentiligas, kion ŝi admiras: sin turnas ĉiu homo, dum ŝi iras, kaj salutate sentas tremi koron, kaj pala, kapklinita la angoron de sia malperfekto eksuspiras; koleron kaj fieron ŝi fortiras. Helpu, virinoj, fari nun honoron. Ĉiu dolĉeco, ĉiu pens' humila ĝermas en tiu, kiu ŝin ekaŭdas: feliĉa, kiu ŝin unua vidas! Tia ŝi estas, se ŝi iom ridas, ke nek memoro nek rediro taŭgas: miraklo estas, nova kaj ĝentila. |