Enkomputiligis Don HARLOW

Vojaĝaj komizoj kaj asekuraj agentoj

de Karel POLAĈEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/2 p. 52-54


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La okupo de asekura agento similas tiun de vojaĝa komizo. Ambaŭ devas vojaĝi, ambaŭ estas dotitaj per elokventeco, per kiu ili penas la klienton nokaŭti. Tamen la psikologio de ambaŭ profesioj estas diversa. Vojaĝa komizo entute pli facile venkas sian naturan malamikon, kiun reprezentas la kliento. Sed ankaŭ lia vojo el la establaĵo de l' mastro al la butiko de la kliento ne estas pristernita per rozoj. Ankaŭ la vojaĝan komizon ne atendas bonveniga arkaĵo, nek blankrobaj knabinetoj, nek frakvestitaj sinjoroj, nek muzikistaro, kiu trumpetus la solenan preludon el la opero "Libuse" (1). Nenio ĉispeca okazas. Se vojaĝa komizo eldonus sian aŭtobiografion, verŝajne prezentus tiu verko sole bildon de ĉagrenoj, ĉikanoj kaj malagrablaĵoj. Debutanta vojaĝa komizo similas al la juna Danielo eniranta la leonejon. La komcercisto estas ja kreaĵo, kies temperamento inklinas al la plej senespera pesimismo. Mankas al li la ĝuo vidi la sunbrilan vizaĝon de l' mondo. Ŝajnas al li, ke ĉio .. la homoj, la naturo, la impostoficejoj kaj ĉiuj malamikaj elementoj .. konspiras, celante la pereon de lia manufakturaĵa kaj merceraĵa komercejo. Lia menso alkliniĝas al nihilismo. Kaj la procezo de lia establaĵo ekde unu inventarado al alia similas malserenan baladon, ĉar la negocoj iras ĉiam pli kaj pli mise. Li certe emus traigi la koron de la vojaĝa komizo per lanco. Tamen, ĉar tiamaniera rifuzado de mendoj estas ne niaj regionoj nekutima, li kontentiĝas per tio, ke li la internaĵon de la komerca agento vundas per la venenaj sagoj de siaj vortoj.

Nature ekzistas diferenco inter vojaĝa komizo inicita kaj neinicita. La neinicitan karakterizas pomada parfumo, bongladita pantalono kaj iom solena kaj afekta sintenado. Lia ceremonia ĝentileco estas suspektinda: li reprezentas neenkondukitan artiklon. Al tiaspeculo la sorto ne permesas eĉ findiri la formulon "Mi kuraĝas prezenti min: mi estas reprezentanto de la firmo.." La respondo konsistas en konciza eksiblo: "Ni ne bezonas, tion ĉi ni ne vendas". La provo elpaki la sortimenton estas sufokata tuj enĝerme. Vana estas la certigado, ke la sinjoro ĉefo ne devas ja aĉeti, li nur bonvolu rigardi. Al la neinicito restas nur malbeni sian naskiĝon kaj sin retiri en la lokan gastejon al partio de bilardo.

Inicito rajts manifesti sintenon liberalan. Li invadas la butikon kiel printempa ŝtormo kaj plenigas la spacon per profana babilado. Antaŭ ol nudigi la internaĵon de sia kofro, li ne hezitas regali la sinjoron ĉefon per ne ĝustadire decaj anekdotoj, kiuj estas la sola poezio kapablanta forpeli la komercistan melankolion el la pesimisma koro de la estra moŝto. Kaj ĉe la estredzino li pligrandigas sian popularecon per tio, ke li hipokrite interesiĝas pri la de ŝi preparata tagmanĝo kaj dediĉas pli ol iom troigitan laŭdon al la ĉarmo de ŝiaj infanoj, al kiuj li disdonacas reklambildojn. La izraelidaj (2) vojaĝa komizoj ĝuas krome tiun avantaĝon, ke ili detale konas la familiajn aferojn de ĉiuj familioj en sia komercia teritorio. Ili povas doni precizajn informojn pri la alteco de l' doto, pri tio, kian famon havas la familio kaj ĉu la establaĵo bone prosperas. La inicitaj vojaĝa komizoj funkcias kiel nepresita komerca, priposedaĵa kaj svatista bulteno.

Nature, antaŭ ol la vojaĝa komizo sin inicas, li devas submeti sin al multaj mistraktiĝoj, same kiel la animoj en la purgatorio devas trapasi sepfojan senpekiĝon, antaŭ ol povi sin sunumi sub la vizaĝo de l' Eternulo. Tamen ĉiujn obstaklojn supervenkas la vojaĝa komizo per siaj aktiveco kaj vivipovo. La asekura agento travivas multe pli da misaĵoj. Oni ne povas de li atendi, ke li kun siaj klientoj iam kamaradiĝu; kaj male, ke la klientoj enfermu lin en la ĉambreto de sia koro. Inicitan vojaĝan komizon la kliento ne fuĝas. Sed, starante post la remparo de sia vendotablo, li ĵetas sur lin la peĉoringojn de malĝentilaj vortoj. La asekuran agenton la klientoj fuĝas. Se ili povus, ili sin kaŝus sub la tero. Kiam aldome proksimiĝas viro en sendifekta anglaŝtofa vesto kaj kun teko sub la brako, tuj li vekas alarmon. La batalo neniam finiĝas per interpaciĝo, kiu estus solenata per prokulpa ofero sub la formo de dusenca anekdoto. Asekura agento ne rakontas anekdotojn. Lia menso estas streĉita por ĝisembuski la tenteblecon de la kliento. Poste li dismetas antaŭ li iajn presaĵojn kaj elegantparole deklamas traktaton pri la avantaĝoj de l' asekuro kaj pri la puninda facilanimeco de tiuj, kiuj ne estas asekuritaj. Li ne priatentas la malafablecon de rifuzaj vortoj, li estas kirasita eĉ kontraŭ krudaĵoj. Li ne penas akiri la koron de la kliento per demagogio laŭ la maniero de la vojaĝaj komizoj; li atakas nur la intelekton. Li similas la heroajn misiistojn, kiuj formigris en malproksimajn regionojn, por en la koroj de sovaĝuloj ekbruligi la flamon de la kredo. Agento de asekurejo certe eltenus en la intereso de sia societo eĉ martiran morton. Antaŭ sia kruela morto li siajn torturantojn nature asekurus kontraŭ brulo, hajlo kaj enrompo.

1928


Piednotoj

(1) Komponita de Bedrich (= Frederiko) Smetana.
(2) La afabla leganto ne miskomprenu la tendencon de tiu ĉi bonhumora konstato. La riĉa literatura verkaro de Karel Polaĉek grandparte konsistas el sprita kaj senartifika priskribo de la similiĝanta juda elemento en Ĉeĥoslovakio. Li mem estis judo, kaŭze de kio li en 1944 cetere eĉ fariĝis viktimo de la naziana rasismo kiel unu el sennombraj martikroj de Oswiecim.