Enkomputiligis Don HARLOW

Ankoraŭ unu alian!...

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 89


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

-- Terure, mia kara! Ŝia psikiatro malkovris, ke ŝi enamiĝis al sia patro!

-- Ĉu tamen kuraceble?

-- Nenia espero: ŝia patro estas jam edzigita.

* * *

Usona psikiatro esploras rekrutojn. Petinte ilin pri memkolektiĝado, li tiras el sia poŝo sian poŝtukon kaj svingas ĝin antaŭ iliaj okuloj; li reŝovas ĝin en la poŝon, kaj laŭvice pridemandas: "Pri kio vi ekpensis?" La unuaj respondoj estas banalaj: pri neĝo, pri papero, ktp. Sed unu deklaras: "Pri amorado! -- Treege interesa, ekkrias la psikiatro. Kaj kial vi ekpensis tion? -- Nu, mi ĉiam pensadas nur pri tio..."

* * *

Kliento, skuita de multaj tikoj, vizitas psikiatron kaj deklaras:

-- Doktoro, la vivo estas neeltenebla: mi senĉese sentas, ke grimpas sur mia tuta korpo oniskoj, formikoj, blatoj, skorpioj...

-- Atentu do, interrompas abrupte la psikiatro, ne faligu ilin sur min!

* * *

-- Doktoro, mi estas senĉese obsedita per bildoj de morto.

-- Ĉu? diras la psikiatro.

-- Iafoje, mi sentas urĝan bezonon ekkapti tranĉilon kaj malfermi al mi la ventron.

-- Ha! diras la psikiatro.

-- Hieraŭ, mi apenaŭ povis deteni min direkti mian aŭton rekte kontraŭ benzinkamionon.

-- Nu, diras la psikiatro.

-- Kaj nun, jen, kiam mi vidas tiun ĉi fenestron, mi devas, jes devas ĝin malfermi kaj transsalti !

Kaj li malfermas ĝin, kaj, saltinte, malaperas.

-- Bum! diras la psikiatro.