Enkomputiligis Don HARLOW
|
Kiel do povas koro defendi sin, mizera, se du okuloj belaj eliras lin ataki? Kor' estas sola, nuda, senarma kaj tenera, kaj la okuloj lertas per ĉiaj ĉarmoj sagi. Al tiuj du ne povas la povra kontraŭagi. Sed eĉ Amor' kuniĝis en ilia atenco: neniu ajn rezistus al tia ampotenco! |