Enkomputiligis Don HARLOW
En la arbar' de Tristo abomena iam okazis, ke mi sola iris. Renkontis mi al la Diin' amema, ŝi vokis min, pri mia celo miris. Respondis mi, ke min Fortun' ekzilis en ĉi arbaron jam de longe, oj! kaj ke min prave oni jam aldiris la Erarint' nescia pri la voj'. Ŝi ridetante, kun mildec' bonvena, respondis tuj: "Amik', se mi divenus, kial implikas vin aflikto jena, al vi volonte mi por helpo venus. Ĉar antaŭ long' aranĝis mi, ke plenu senmanke via kor' je ĉia ĝoj'. Al mi malplaĉus, se vi nun mienus la Erarint' nescia pri la voj'. -- Ve! diris mi, Princino Suverena! Vi scias, ke min trafis ĉi ruino, kiam la Mort', al ĉiuj tiel prema, prirabis min de l' kara amatino, en kiu sidis mia esper' sen limo, kiu min gvidis, kaj de ĉia boj' min gardis, ke ne estu mi en timo la Erarint' nescia pri la voj'. Blindulo, mi travagas monte-vale; per la bastono, por ne stumbli fale, mi palpas la irejon, foj' post foj'... Ha, kia ve', ke estu mi fatale la Erarint' nescia pri la voj'!" |