Enkomputiligis Don HARLOW

Butono

de Jiri KORINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 82


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Medite mi tutsola iras.
Dum gvidas vage min la kor',
pri nehavebla mi sopiras
perdante la haveblan for...

Subite trafas mia vido
butonon tere sur la voj';
perdiĝis ĝin hazard-insido:
por ies rev' ĝi estu ĝoj'!

Image fantazio mia
konstruas bildon en la mens':
-- Jen venas junulin' gracia
flankstrate tra malluma dens'.

Ŝin juna viro akompanas,
insiste flamas lia pet'
kaj en ekzalto li ekplanas,
apude staras ja benket'...

Ne, knabo, estos ne ĉi-foje!
Nur kison, sed nenion plu.
Lukteto kun buton' survoje.
Sen laŭt' pluiras tiuj du...

Jen bild' alia. Venas viro,
hodiaŭ peze paŝas li.
Krepuskas. Kiel en deliro
li stumble venas tien ĉi,

eksidas sur la benk' apuda
en sia porlabora vest',
prenas el poŝ' de jako kruda
virinan foton kaj kun gest'

dolora li disŝiras bildon.
Poste relevas lia man',
dum lia trajto trovas mildon,
pecon kun kapo de infan'.

Tiun li kaŝas kaj ekstaras,
ŝire malfermas la kolumon.
De l' jak' butono teren falas...
Lante li paŝas en mallumon.

Aŭ eble estis tutalie?
Revene el preĝejo ĝin,
butonon nian, perdis tie
mantelo nigra de l' patrin'

el la proksima strat' kvartala,
patrino de filinoj tri,
virino brava jam grizhara,
kun preĝlibret' kaj rozari'?

Aŭ eble sur la voj' petolis
la buboj el kontraŭa dom',
kaj Joĉjo, kiu ja ĉefrolis,
en lud' seniĝis je buton'?

Butono eta kaj mistera,
min logas via histori';
sed kiu estas tiu vera,
ĝin scias sole kara Di'.