Enkomputiligis Don HARLOW
Por studemulo, estas bela sporto enketi pri la origin' de vorto, kaj en la tuj sekvonta studo, nu, ni nin edifos, esplorante du. Ek do! sin montras nun nobela brito; riĉulo, vetemulo, sibarito. Paŝas el sia historia niĉ' la gaja, danda grafo de Sandwich. (Laŭ angla urbo ĉe la mara bordo titolon "Sandwich" havis tiu lordo.) La kartludado tute lin obsedis; tra l' tago li kribaĝis kaj pikedis kaj tra la nokto vistis (sed ne briĝis, ĉar tiam tiu ludo ne estiĝis.) Por sinjorinoj li ne havis amon (li ja estimis ason pli ol damon), kaj reĝon taksis li kiel heroan nur trefan, pikan, keran, aŭ karoan. Sole malsato povis lin atuti, ĉar eĉ nobelo devas ion gluti. Manĝhoro venis; kriis li, "Diablon! Kial mi devas ŝanĝi mian tablon? Mi volas ja daŭrigi mian viston. Venigu al mi tuj la kuiriston!" La kuiristo venis; riverencis. La grafa mastro jene do komencis: Jam venis la tagmanĝa horo; nu, do, mi ne intencas halti en la ludo. Pli taŭge la aferon mi aranĝos: mi ludos plu, kaj mi samtempe manĝos. Sed graso ne makulu miajn kartojn. Jen, kuiristo, uzu viajn artojn. Per via pantranĉilo tuj klopodu, kaj el la pantavoloj prenu po du, kaj inter ili sternu la viandon." Lia servist' obeis tuj la dandon. Tiel naskiĝis en nobela riĉo la glora tempŝparilo -- la SANDVIĈO La sceno nun ŝanĝiĝas: jen armeo kampstaras sur duoninsul' Krimeo; ĉar nun militas britoj kontraŭ rusoj; sed pro la frosto tremas la korpusoj. La rusa vintro ilin forte premas, kaj kiam ruse vintras, oni tremas. Sed kiu, dum tre akre januaras, ĉe sia tendo sur la stepo staras kaj pafas ĉien la rigardon aglan? La brita militestro, lordo Raglan. Vidu, la eminenta oficiro sin vestis per unika drapdrapiro. Manikoj la surtuton ambaŭflankas, sed ĉe la ŝultroj la kunkudroj mankas, kaj la manikoj sian ekveturon tuj de l' kolumo faras. -- Aperturon la poŝoj tute vertikalan havas, kaj apud ĝi refaldo larĝa bravas. Nu, depost tiam tiu vest' soldata je multaj flankoj estas imitata, kaj el solida drapo el ŝaflano tajloroj ĝin tajladas -- la RAGLANO. Sed kian strangan ludon de bilardo per ni ludadas fortoj de l' hazardo! Se tiuj anoj de l' lordaro brita kun emoj jen kartluda, jen milita estus ŝanĝintaj emoj inter si; se l' grafo kartludema laŭ mani' estus militirinta generale, vestite varme kaj originale; se la soldata lordo volus droni kontraŭracie en kartludo; oni (se sidi varme kaj sin nutri plaĉus), volvite en sandvic' raglanojn maĉus. |