Enkomputiligis Don HARLOW

Eternas libro...

de Stepan ŜĈIPAĈOV

elrusigis Hilda DRESEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 115


Eternas libro de la am'.
Ĝin kelkaj nur
nur iomete foliumi provis,
aliaj legis, sinforgeson trovis
kaj larmojn verŝis sen mezur'.

Ĝin dum jarmiloj oni verkis jam.
Restigos signon tie nia am'.

Mi amfeliĉon ĝuis kun korvibro,
turmentis min sopiro kaj pasi',
feliĉa estos mi, se en ĉi libro
aldonos unu verson mi.