Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉu do honesta malriĉul' kun kaŭra kapo hontas? Sklavulo, fi! Malriĉaj, ni al mondo digne frontas. Jes, malgraŭ dur' kaj sortobskur' en peno kaj rigoro, la rang' -- la monon stampas nur, sed estas hom' la oro! Ni manĝas simple, vestas nin per hejma ŝtof' -- do kio? Al dand' la silk', al dup' la vin': hom' restas hom' sen tio! Jes' malgraŭ ĉi galanteri', se homo nur honestas, eĉ plej malriĉa, tamen li ĉe homoj reĝo estas! Jen ulo kun titol' de lord', pasanta kokfiere; li centojn ravas per la vort', sed bov' li estas, vere! Jes, malgraŭ pompo kaj potenc', ordeno kaj premio, la homo kun memstara mens' nur ridas pri ĉi ĉio. Markizon povas krei reĝ' aŭ grafon laŭ bontrovo, sed krei honestulon eĉ ne scius lia povo! Jes, malgraŭ rol' kaj briltitol' kun ĉiu atributo, la hommerit' kaj saĝa sprit' pli rangas ol ĉi tuto. Do preĝu ni, ke venu pli kaj pli sur nia tero la apoge' kaj regno de la indo kaj la vero. Jes, malgraŭ bar' kaj vojerar' jam venos tiu stato, ke l' homo sur la tuta mond' por homo estos frato. |