Enkomputiligis Don HARLOW

Mi instruas mian fileton

de F. KARINTHY

elhungarigis J. FARKAS

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 83-86


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

F. Karinthy (1888 - 1938) hungara verkisto, brila humoristo, satiristo. Liaj romanoj, poemoj prezentas lin kiel profundpensan, maltrankvilan serĉanton de vivenigmaj solvoj. Lian unuan sukceson atingis per la libro: "Jen kiel vi verkas". Ĝi enhavas spritajn parodiojn pri la modernaj verkistoj. Pluraj el liaj verkoj estas tradukitaj en esperanta lingvo. Li estis esperantisto.

-- Se en naŭ fornoj dum kvin tagoj kaj duono forbrulas dek du kubmetroj da fagligno -- dum kiom da tagoj forbrulos en dek du fornoj naŭ kubmetroj da fagligno?

-- Se en naŭ fornoj ...

Mi sidas antaŭ la skribotablo, kaj legas ian artikolon. Mi ne povas atenti. El la alia ĉambro jam la tridekkvinan fojon mi aŭdas la supran frazon.

Kio estas do kun la fagligno? Mi devas transiri.

Gabĉjo (Gabrielo) kliniĝante super la tablon maĉas la plumon. Mi faras, kvazaŭ mi estus transirinta pro io alia, ŝajnigante gravecon mi serĉadas en la libroŝranko. Gabĉjo ŝtelrigardas min, mi sulkigas la frunton, kvazaŭ mi estus tre okupata de miaj pensoj, kaj ne estus lin rimarkanta, -- mi eĉ sentas, ke li pensas pri tio, dume konvulsie mi diradas en mi: "Se naŭ faglignoj ... dek du kubmetroj ... tiam en kiom da fornoj ..." Ho, kia mirindaĵo! Kiel do ĝi estas?

Antaŭ li distreme mi preteriras, ekhaltas, kvazaŭ en tiu ĉi momento mi estus lin rimarkinta.

-- Nu, kio estas, mia fileto, ĉu vi lernadas?

Lipoj de Gabĉjo malsupren kurbiĝas.

-- Paĉjo...

-- Kio estas?

-- Mi ne komprenas tiun ĉi aferon.

-- Ĉu mi ne komprenas?! ... Gabĉjo! ... Kiel oni povas diri tion?! ... Ĉu ĝi ne estis klarigita en la lernejo?

-- Sed jes, nur ...

Mi akrigas la gorĝon. Poste jam krude kaj malamike:

-- Kio estas, kion vi ne komprenas?

Gabĉjo avide, rapide, senŝarĝiĝinte jam komencas vortrapidi, kiel de kies granda pezo estas deprenita.

-- Rigardu paĉjo, se en naŭ fornoj dum kvin tagoj kaj duono forbrulas dek du kubmetroj da fagligno...

Mi furore:

-- Poporlopop!... Ne vortrapidu!... Tiel maleblas prudente pensadi!... Mi petas ankoraŭfoje trankvile kaj pripensante ripeti, kaj ni komprenos! -- Nu, donu al mi malgrandan lokon.

Gabĉjo feliĉe kaj rapidmove flankentiriĝas. Li pensas, ke nun mi ne scias, ke li nun gaje transdonis al mi la tutan aferon -- li ne scias, nature li ne povas rememori pri ĉi-sama sceno antaŭ dudek-kelkaj jaroj, kiam mi flankentiriĝis same feliĉe kaj plifaciliginte kaj tiel mia patro eksidis apud mi kun la sama ĉagrenema vizaĝo, ŝajniginte gravecon, kiel nun mi. Kaj kio estas al tio la plej terura -- en tiu ĉi momento transbrilis min, -- pri tiu ĉi, same pri tiu ĉi afero temis eĉ tiam!... Tiel estas, ne estas dubo!... La fagligno kaj la forno! Sankta Dio!... Ja tiam jam mi preskaŭ komprenis, nur forgesis!...

Nia tuta dudek-kelkjara aĝo dum momento profundiĝas en nenion.

-- Rigardu Gabĉjo -- diras mi pacience -- oni pensas ne per la buŝo, sed per la menso. Kio estas, kion vi ne komprenas?!... Ja ĉi tio estas tiel simpla kaj klara, kiel la suno, -- ĉi tion eĉ la unua-klasa element-lernanto komprenos, se li dum momento atentos. -- Vidu, mia fileto. Ĉu ne, ĉi tie estas, ke en naŭ fornoj dum kvin tagoj kaj duono forbrulas tiom kaj tiom da fagligno. Nu kion vi ne komprenas el ĉi tio?

-- Tion ĉi mi komprenas, paĉjo mia... nur tion mi ne scias, ke la unua proporcio-paro estas malrekta, kaj la dua rekta, aŭ la unua estas rekta, kaj la dua malrekta, aŭ ambaŭ estas rektaj, aŭ ambaŭ estas malrektaj.

Sur mia frunto aperis ŝvitogutetoj. Kian mirindaĵon babilas tiu ĉi pri la proporcio-paroj? Kiuj povas esti tiuj ĉi malbenitaj proporcio-paroj?!... De kie eblus ĉi tion subite ekscii?

Nun jam mi laŭte parolas al li:

-- Gabĉjo!... Vi jam denove parolrapidas!... Kiel vi volas tiamaniere kompreni? ... Oni per la buŝo... Kion signifas, ke malrekta kaj rekta, kaj rekta kaj malrekta, poporlopop, aŭ al la muro grimpanta basviolonisto!

Gabĉjo ridaĉas. Mi ekkriegas:

-- Ne ridaĉu! Pro tio mi instruigas vin, penadas kun vi!... Ĉi tio okazas, ĉar vi ne atentas en la lernejo!... Vi ja eĉ ne scias... vi ja eĉ ne scias...

(Mi miregas al li, kvazaŭ terura suspekto estus en mi vekiĝinta.) Vi ja eble eĉ ne scias, kio estas proporcio-paro ?!...

-- Sed jes, mia paĉjo... La proporcio-paro... la proporcio-paro... la proporcio-paro estas du rilatoj... en kiuj la kvociento de la internaj termoj...tio estas la produto de la eksteraj termoj...

Mi kunfrapas miajn manojn.

--M i diris ! . . . Dekunu-jara bubo, kaj li ne scias, kio estas la proporcio-paro !

Lipoj de Gabĉjo denove malsupren kurbiĝas.

-- Do kio estas? Ho haltu friponeto!... Nun vi tuj prenos la libron kaj tridekfoje laŭtlegas!... Ĉar cetere...

Gabĉjo ektimete foliumadas, poste komencas rapidparoli:

-- La proporcio-paro estas la sumo, kies du internaj termoj rilatas al du aliaj sumoj, kiel... jes, mia paĉjo, sed kiuj estas ĉi tie la du internaj termoj, la volumeno de la fagligno kaj la nombro de la tagoj, aŭ la nombro de la fornoj kaj la volumeno de la fagligno?

-- Ĉu vi jam denove rapidparolas?! Donu al mi la libron!

Kaj nun mi komencas seriozege:

-- Alrigardu Gabĉjo, ne estu jam tiel stultulo. Ja ĉi tio estas tiel klara, kiel la suno. Nu vidu, kiel simpla ĝi estas. Nu, atentu! Ĉu ne estas dirite, ke en naŭ fornoj dum tiom da tagoj, tiom kaj tiom fagligno. Do, se tiom kaj tiom da fagligno dum naŭ tagoj, tiam estas klare, ĉu ne, ke dum dek du tagoj male ne tiom kaj tiom, sed...

-- Jes, mia paĉjo, ĝis tie ĉi ankaŭ mi komprenas, sed la proporcio-paro...

Mi ekfurioziĝis.

-- Ne interbabilu, tiel vi ne kompr... vi ne ekkomprenos. Atentu! Se dum naŭ tagoj tiom kaj tiom, tiam dum dek du tagoj, ni diru, eventuale per tiom kaj tiom pli. Sed male, pardonon, ĝi ne estas pli, tamen ne, ĉar ne en naŭ fornoj, sed en dek du, do per tiom malpli, tio estas per tiom pli, kvazaŭ ĝi estus per same tiom malpli, ol per kiom ĝi estas pli... ĉi tie nome la proporcio-paro... la proporcio-paro...

Subite klareco ekbruliĝas en mia menso. Kiel fulmofrapo tuŝas min la Granda Ekkono, kies manko depost dudek kaj kelkaj jaroj latentas kaj nebulas en mi, -- tiel ĝi estas, nun mi divenis? -- ... Ne estas dubo, -- tiam... tie... estas tutevidente, eĉ mia patro ne komprenis ĉi tiun taskon!

Mi ŝtelrigardas Gabĉjon. Interdume Gabĉjo nerimarkeble malfermis sian historilibron kaj duonokule kun granda plezuro rigardadas tiun scenon sur malnova bildo, kie Paŭlo Kinizsi (1) knedas du turkojn. Mi svingbatas forte lian kapaĉon, ĝi eĉ frapsonegas.

-- Prenu!... Mi ne estos freneza turmentiĝi kun vi, kiam vi ne atentas !

Gabĉjo ploraĉas, kiel la du turkoj kune.

Mi ja senŝarĝiĝante eksaltas kaj trans la nebulo de l'estinteco desegniĝas antaŭ min la vizaĝo de mia patro, farinta grandan baton sur mian kapaĉon, poste gaja kaj plifaciliĝanta, kvazaŭ li estus diranta: "Transdonu al via filo! Por mi jam sufiĉas!"Kaj fajfadinte kun enpoŝigitaj manoj gaje ekiras al la tombo, kie tutegale estas ke dum kiom da tagoj forbrulu naŭ kubmetroj da fagligno kaj 60-70 jaroj el la vivo.


Piednoto

(1) Paulo Kinizsi estis filo de muelisto, distingiĝis per sia granda forto. Li iĝis militestro kaj populara hungara heroo defendinte la landon kontraŭ la turkoj. Pri lia grandega forto kaj heroeco popol-legendoj fabelas. Li mortis en la jaro 1494.