Enkomputiligis Don HARLOW

La malnova jako kaj la nova

de Ignat HERMANN

elĉeĥigis M. LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 100-106


Konjekteble mi tiam estis proksimume dekjara. En la kvar plej proksimaj stratoj mi ĝuis la famon de eminenta stratbubo. Mia hejma komunumo ne havis tiam ankoraŭ regionan gazeton, tamen se tia estus ekzistinta, ĝi laŭ mia opinio estus publikiginta de tempo al tempo laŭdan mencion ankaŭ pri mi. Sub la tiamaj cirkonstancoj mi fakte dankis mian famon sole al la komplezaj najbaroj kaj najbarinoj, disvastigantaj mian gloron de buŝo al buŝo, de orelo al orelo. Tamen por ne ŝajni nemodesta, mi devas laŭ la vero konstati, ke mi ne estis la sola, al kiu ili ekskluzive dediĉis sian atenton. Franĉjo Rehák, Anĉjo Kvaniĉka kaj Jaroslav Procházka estis miaj dignaj kamaradoj. Kaj kiam ajn do okazis, ke en la plej proksima ĉirkauaĵo estis frakasita fenestro aŭ deŝirita defluiltubo, aŭ ĉe iu najbaro la anso ŝmirita per gluo aŭ ŝuista peĉo, tiam oni nepre memorigis pri nia kvaropo, kaj, kiu ajn el ni estis la farinto, oni ordinare punbatis nin ĉiujn. Niaj akuzantoj kaj punantoj estis konvinkitaj, ke la fakta kulpulo ankaŭ troviĝas inter la punatoj, kaj mi konfesas volonte, ke ili malofte eraris.

Ĉia riproĉado kaj mentorado fare de la panjo, same kiel la severaj rigardoj kaj energiaj vangofrapoj fare de la patro restis senrezultaj kaj senefikaj. Sed kion ne sukcesis fari la nefavoraj najbaroj, kion ne kapablis venki la indulga admonado nek la sentebla punado en mia hejmo, tion fine atingis malnova jako, jes malnova jako! Tiu historio estas tute simpla.

Kiom mi memoras, mia patro havis preskaŭ neniam novan vestaĵon. Ĉion, kion li surhavis, mi konis sur li jam delonge, kiamen mia memoro entute ĝisis.

Mi ankaŭ ne memoras, ke en nian hejmon estus veninta iam tajloro portanta surbrake por la patro novan veston, kvankam ĝuste sinjoro Rödl, tajloro, estis la plej bona amiko de mia paĉjo. Ĉiuj jakoj, kiujn la patro -- ĉu en vintro, ĉu en somero -- surhavis irante en la oficejon, estis kvazaŭ alkreskintaj al lia staturo, kaj mi neniam esploris, de kie ili devenas kaj kiam la patro komencis ilin porti sur si. Mi eĉ ne rimarkis precize, kiam la patro formetis iun el siaj vestoj, ĉar li denove aperis en iu eluzita kostumo, tiel ke preskaŭ nenia diferenco estis videbla. Mia patro, pri la vestaĵoj ĝenerale domaĝema, uzis sian malnovan provizon el tempo pli bona, en kiu li ankoraŭ estis povinta havigi al si ion novan. Kaj kiam iu vestaĵo iom post iom kadukiĝis, kiam frotdifektiĝis la kolumo gis senhareco, la patrino eksidis apud la dekstra fenestro de la ĉambreto ĉe kudrotablo, armis la okulojn per okulvitroj kaj komencis majstre manlabori. El ligvalizo konservata en la plej malsupra tirkesto de antikva komodo, ŝi elprenis diversajn ŝtofpecojn, kvadratojn, striojn, triangulajn tondaĵojn, kaj, surkovrante sur la genuoj la malsanan vestaĵon de l' patro, ŝi mezuris kaj kalkulis, kien kion loki.

Poste ŝi atente kudris, komponis, flikis, alĝustigis kaj gladis ĉion per varma gladilo, kaj matene la patro resurmetis la riparitaĵon, laŭdante ŝin: "Bone vi tion faris, oni tute ne rimarkos, ke tie estis truo."

Mi opinias, ke la patro kredigis al si mem ion, kio ne estis laŭvorte vera aŭ ke li almenaŭ pensis nur pri miopuloj. Mi ne estis ja ekspertizisto pri tajlor-aferoj, sed ĉiam mi bone vidis, kie la patro havas flikaĵon. Por ke la priskribo estu kompleta, mi devas ankoraŭ noti, ke veston, kiun mia kara paĉjo tute ne povis plu uzi, la zorgema kaj diligenta patrino kutimis rekudri por ni, la filetoj. La elelektaĵojn ricevis la pli aĝa frato, studento. Mi ĉiam aŭdis de la gepatroj, ke ĉimaniere oni ŝparas multan monon. Mi ne scias, kion ili volis per tio diri, sed ŝparita mono ĉe ni ne ekzistis. Verŝajne mi tiam la aferon ne kapablis kompreni...

Kaj jen kio iun tagon okazis: la piej aĝa kaj plej kara amiko de mia patro, la jam menciita tajlora majstro Rödl, rigardata en sia fako preskaŭ kiel artisto, vizitis nin vespere, kiel ordinare; kaj post kiam oni pritraktis la aktualaĵojn politikajn, poste la komunumajn kaj fine la sociajn, sinjoro Rödl subite diris:

"Ĉe mi estus io havebla, se via mastra moŝto ne domaĝus kelkon da groŝoj." (Mia patro kaj lia amiko ŝatis la malnovajn kutimojn kaj titolis sin reciproke ĉi tiel.) "Mi havas jakon, belan kamizolon; al vi, mastro, ĝi kostus nemulte. Kudrigis ĝin ĉe mi sinjoro Kuneŝ, li mem alportis la ŝtofon, sed kiam ĝi estis preta, ne plaĉis al li la desegnaĵo kaj li lasis la jakon al mi, dirante, ke mi ĝin forvendu -- por la ŝtofo li postulas nenion. Nu, mi vendos ĝin por la sama sumo, kiun mi pagis al mia laboristo: ses florenojn por la kudrado. Ne domaĝu la monon, kamarado! La staturo de Kuneŝ egalas la vian, la jako estos nepre ĝustmezura."

La paĉjo surprizite rigardis sinjoron Rödl kaj demandis: "Kia estas la koloro? Ĉu ne tro frapa?"

"Ne, tute ne! Griza, laŭ la gusto de via mastra moŝto! Se vi volas konvinkiĝi, Ignaĉjo povus la jakon el mia hejmo alporti. Mia Manjo transdonus ĝin al li."

La paĉjo turnis sin al mi. komandante laŭ sia kutimo koncize:

"La ĉapon! Kuru en la loĝejon de sinjoro Rödl !"

Mi jam kuregis. Post dek minutoj mi revenis, alportante belan kamizolon, grizan kun duonblankaj krucdesegnaĵoj, kun velura kolumo, kun brilaj nigraj butonoj. Sinjoro Rödl pravis: la kamizolo estis tute ĝustmezura.

Kaj nun ekfunkciis la ekonomia senso de la paĉjo. Lia frunto kovriĝis per faldoj, la brovoj leviĝis supren kaj la buŝo apenaŭ rimarkeble elŝoviĝis. La patro kalkulis, kie li la ses florenojn deŝiru! Mi vidis lian spiritan batalon, mi vidis, ke li intermite demandrigardas la panjon, kaj la panjo ŝajnis komprenanta liajn rigardojn. Mia Dio! Eble jam de antaŭ dek -- de antaŭ dek kvin jaroj la paĉjo ne surhavis ion novan.

Kvankam la patrino ne volis eldiri pri la afero decidan vorton -- ĉar ŝi, same kiel la patno, konis la valoron de ses florenoj --, ŝi tamen volis la aĉeton nerekte konsili, kaj tial si diris duonvoĉe:

"Nu, la jako ja indas tiun sumon! Ĝi estas ja el bona ŝtofo, el pura lano, silkechara."

Aŭtuno jam estis proksima, kaj la patro vere tre bezonis vestaĵon iom varmigan.

"Nu, mi do aĉetos la jakon, via mastra mosto, sed mi devas konfesi, ke ĉi-momente mi la ses florenojn ne havas. Mi pagus tri florenojn en la komenco de la venonta monato -- kaj la aliajn tri unu monaton poste."

"Ĉu mi do urĝas?" diris la brava sinjoro Rödl. "Via mastra moŝto retenu la jakon ĉe si, kaj, finita la far'! Pagi bonvolu laŭ via plaĉo."

La patro ekstaris, surmetis la jakon denove, turnis sin kelkfoje antaŭ la spegulo kaj, demetinte poste la vestaĵon, pendigis ĝin atente en la ŝranko.

Mi estas konvinkita, ke tiuvespere la patro longe ne povis ekdormi, ĝojante pro la bona kaj netrokosta aĉeto.

La sekva tago estis dimanĉo. Ĉarma tago en la fino de septembro, kun blua ĉielo; la somero, baldaŭ fuĝonte, odoris je kristala aero. La suno ne brilis plu tre varme, blovis agrabla, freŝa venteto. Tago plene taŭga por la nova jako de l' paĉjo.

Posttagmeze ni ĉiuj faris malrapidan, dignan promenon el tra la Praga Pordego (1) kaj, veninte ĝis Kukleny, ni malrapide reiris hejmen. Ni revenis antaŭ la vesperiĝo, kaj, ĉar ni estis kondutintaj dece, oni permesis al ni buboj ankoraŭ elkuri surstraten. Malbonŝanca permeso! Malbonŝanca strato! Post momento aperis tie ankaŭ Kvasniĉka, poste Procházka, kaj, antaŭ ol oni ĝiskalkulus kvindekon, post la preĝejo de la Sankta Spirito estis aranĝata granda manovro.

De Rehák mi estis heredinta la ĉefkomandon super la stratbuba korpuso ĉe la Kapra Pordo, kaj tiutage mi la unuan fojon orde elpaŝis. Mi ĵetadis ŝtonetoin tiel majstre, ke ĉiuj min admiris, kaj, kiam admonis min la malpli aĝa frato, ke mi tiel impete ne ĵetu, ĉar mi povus ion frakasi, mi respondis malŝate:

"Vi azeno, ĉu min vi volas instrui?"

Mi ree levis ŝtonon kaj ĵetegis ĝin kontraŭ la dekanejon, la ŝtono flugis iom tro alte -- mi klinis min, kvazaŭ mi per tio povus la flugantan ŝtonon detiri pli suben, tamen malfrue: bruega frapo -- kaj sur la pavimon tinte falis dikaj vitropecoj. Granda sonorilforma komunuma lanterno kune kun la interna olea lampo estis dispecigita, kaj ĉe la angulo de la dekandomo restis sur fera brako mizera ruino de la lumilo. Mi senspiriĝis. Ion similan mi ĝis tiam ne sukcesis efektivigi. Ni kvazaŭ pafitaj tuj diskuris, kaj la spaco malantaŭ la Sankt-Spirita preĝejo ŝajnis tute balaita. En la veturkoridoro mi enmanigis al la frato krejceron ricevitan matene de la avo, volante asekuri al mi lian silenton, kaj kun pezaj koroj ni iris hejmen. Mi opiniis, ke mia krimo manifestiĝas sur mia vizaĝo, kaj, mirigante la gepatrojn kaj la fratinojn, mi eksidis super -- lernolibro. Tio jam delonge ne estis okazinta!

Kiam ajn en la koridoro kaj sur la ŝtuparo eksonis paŝoj, mia koro laŭte ekbatis; kaj ĉiufoje mi el profunde respiris, post kiam ilia sono forperdiĝis. Sed subite -- jam ĉirkaŭ la oka horo -- aŭdegiĝis paŝobruo de pezaj botoj, tuj poste sub ia kolosa korpo knaris la ligna ŝtuparo, la paŝoj haltis antaŭ nia loĝejo, jen energia pordofrapo, kaj en la kuirejon eniris... la policano Leden.

Ho, pro Jesu-Kristo, se mi povus trafali en la kelon! La terura viro tuj mutiĝu! Li ŝtoniĝu sur la sojlo! Li ne mutiĝis, ne ŝtonigis, sed enpaŝis rekte en la ĉambron, kaj, ne vidante tuj la patron, demandis malmilde kaj malkontente:

"Ĉu sinjoro Herrmann ne estas hejme?"

Antaŭ ol la patro ekstaris kaj respondis, mi kaŭrigis min sub la tablon. Kaj mi aŭdis la gardanton de la sekuro kaj senditon de la justeco:

"Ĉu ambaŭ viaj filoj troviĝas en la hejmo? La pli aĝa frakasis la stratangulan lanternon ĉe la dekanejo!"

"Ili ambaŭ estas ja delonge hejme," respondis la patrino timigite, "vi eble eraras."

"La afero okazis jam antaŭ unu horo," pluparolis Leden. "Ili sin tie interbatis kaj ŝtonbatalis, kaj via pliaĝulo frakasis la lanternon -- --!"

La patro etendis la manon sub la tablon kaj eltiris min, kaptinte mian orelon. Mi tremis kiel tremolo, kaj Leden glutis min per siaj cindrokoloraj okuloj kiel vampiro.

"Mi venas nur por demandi, ĉu oni pagos tion libervole, aŭ ĉu mi anoncu la aferon al la revizoro," daŭrigis Leden sian parolon, "la lanterno estas absolute neniigita, kaj ĝi kostas ses florenojn!"

La patro paliĝis de surpriziteco kaj ektimo kaj respondis al Leden milde:

"Nu, se la afero estos pru- vita, mi nature pagos. Nur ne disfamigu tion, sinjoro Leden!"

Kaj li tuj sin turnis al Johanĉjo. Post nelonga enketado estis konstatite de mia propra frato, vane koruptita, ke la hontindaĵon faris fakte mi mem.

"Mi do matene vizitos la revizoron," diris ia patro sena- plombe al la policano, kaj tiu poste kun la kutima bruo foriris.

Se mi faris ian malgrandan friponaĵon, regalis min la patro per vangofrapo. Post krimoj pli gravaj li tamen fiksis sur mi longan, seriozan rigardon, kaj lia vizaĝo estis en tia okazo ĉiam pala. Tia rigardo dolorigis min pli ol vangofrapo iel ajn forta.

Post la foriro de Leden mi staris kun mallevita kapo ĉe la tablo kaj atendis, ke la patro riproĉos min. Tamen ĉi-foje li eĉ unu vorton ne diris al mi. Nur du aŭ tri fojojn li tre profunde ĝemspiris, poste li ekstaris kaj alpaŝis al la fenestro. Longe li rigardis en la vesperan mallumon, kaj tiam li senvorte residiĝis. Tiuvespere la fratino ne legis plu, la patrino ne levis de siaj riparoj la okulojn, la patro restis jam tute silenta. Senvorte li demetis sian veston kaj kuŝigis sin.

Min mem neniu atentis, kaj, kiam mi volis diri al la patro "bonan nokton" kaj kisi lian manon, li forturnis sin rapide al la muro kaj kaŝis la manon sub la kovrilo. Kiam mi poste kun la sama intenco alpaŝis al la patrino, ankaŭ ŝi ne lasis kisi sian manon kaj elŝiris ĝin el la mia. Tiu ĉi puno min tre dolorigis kaj hontigis.

Mi kuŝiĝis kune kun Johanĉjo en la komuna malgranda lito kaj sub la kuseno mi ekploris.

"Kial vi ploraĉas?" mur- muretis la frato en mian orelon, "oni vin ja ne batis!..."

La sekvan tagon venis la patro el la oficejo iom malfrue. Li estis verŝajne vizitinta la revizoron. Post la tagmanĝo li vestis sin multe pli frue ol ordinare kaj ordonis al mi ankaŭ min vesti. Kiam mi estis preta, li malfermis la ŝrankon, elprenis sian novan jakon, kunfaldis ĝin atente kaj metis ĝin sur mian brakon; poste li mansignis, ke mi lin sekvu.

Ni iris al sinjoro Rödl. En la koridoro deprenis la patro la jakon de sur mia brako kaj eniris en malgrandan ĉambron, kie laboris sinjoro Rödl mem. Kvankam la paĉjo diris, ke mi povas jam reiri hejmen, mi restis en la vestiblo kaj ŝteliris sur piedfingroj al la pordo de la ĉambreto. Kion signifas la afero? Kion intencas la paĉjo fari koncerne la jakon?

Baldaŭ mi eksciis ĉion.

"Ne koleru, sinjoro Rödl, sed mi reportas al vi la jakon. Nenio mankas al ĝi, ĝi estas pura kaj sendifekta."

"Kio do okazis?" miris sinjoro Rödl, "ĉu gi ne plaĉas al via mastra moŝto? Tia bela jako!"

"Perfekta ĝi estas," respondis la paĉjo duonvoĉe, "sed la ses florenojn mi bezonas por alia afero."

Kaj nun rakontis la patro pri la neatendita domaĝo, kiun kaŭzis mi, kaj li aldiris: "Bone, ke tio ne okazis poste; tiam mi ne povus la jakon redoni..."

Sinjoro Rödl insistis, ke la patro la jakon nepre, nepre retenu, ke pagi li povas ĝin iam ajn, sed la paĉjo ne cedis.

Rimarkante, ke la paĉjo adiaŭas, mi forkuris kaj venis hejmen kun peza koro. La nova jako de la patro, ties plezuro kaj la fiero de ni ceteraj -- la nova jako estis for, kaj la paĉjo denove, eĉ dimanĉe, surhavis sian malnovan jakon, tre eluzitan kaj multoble riparitan...

De tiu tago elstaris la globoformaj komunumaj lanternoj ĉe la stratanguloj antaŭ mi kvazaŭ fantomoj kaj vekis en mi ĉiam denove mordajn memriproĉojn. De tiu tago mi en la urbaj stratoj tamen ne levis eĉ unu ŝtonon.

Kaj la kompatinda patro supozeble ĝis sia morto ne plu havis novan jakon.


Piednoto

(1) La aŭtoro (1854-1935) travivis la jarojn de sia juneco en Hradec Králové (Rim. de la trad.)