Enkomputiligis Don HARLOW

Sed kial, diris Venus, vi jen melankolias?...

de Karlo de Orleano

elangligis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 112-113


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Sed kial, diris Venus, vi jen melankolias?
-- Vere mi estas kiel vundito en stupor',
kiu rifuĝon havas, sed kie -- li ne scias.
Ĉar kvankam mi de Zorgo iam kuradis for,
li volas ja, ĉu jesas aŭ neas mia kor',
esti kun mi eskorte, kaj, kiom ajn mi gardas,
kiel amikon mian mi l' malamikon vartas.

-- Sed kiel estas, ke li nur kontraŭ vi konspiras,
se for de li vi restas? -- Ho ne, sed en proksim'!
Ĉar kiam mi okaze tien aŭ tien iras,
mi pensas, ke ĉi tie mia kara Estrin'
diris al mi vorteton, salutis tiel min,
tie mi tiel dolĉe ekaŭdis ŝin romanci,
kaj mi, en jenan ĉambron mi ŝin kondukis danci...

En ĉi banej' tutnudan mi vidis ŝin radie,
kaj tie klopodantan pri jeno aŭ ali',
mi trovis ŝin ĉi tie dormantan, vekan tie,
ĉe tiu ĉi fenestro je damoj ludis ni,
de ĉi ŝtupar' kondukis mi ŝin al procesi',
en tiu voj' rakontis al ŝi jenan fabelon,
ĉi tie ŝi donacis al mi ĉi ringjuvelon,

kaj tie, dum ŝi ludis je "fosto kaj kolono",
al ŝi unuafoje konfesis mi pri l' am',
kaj for ŝi sin ekmovis de mi en tima tono,
jen mian koron ŝi per vorteto igis flam',
jen ve! ĝin per alia frostigis mia dam'...
En tiu lok' ŝi nian devizon improvizis;
tie, mi ŝiajn blankajn kaj rondajn mamojn kisis;

en tia tur' kuniĝo por lasta foj' okazis --
sed milmilfoje vidas mi plu per pensa kon',
kiel en tiu lito la vivo ŝin forlasis...
Tial, ĉiam denove veantan je l' maldon'
min ja devigas Zorgo iri al Dia dom'
kaj por animo ŝia preĝadi surgenue.
Tiel pasadas tempo de mia viv' forflue.

Ĉar ja nenio estis al mi, ho ve! lasita,
ol kion mi ĵus diris, el ĝojo, el dolor'.
De tiam mi la ŝtelon ne timas plu, ĉar spita
la Morto min senigis je mia penstrezor';
anstataŭ ĝi nur murojn jam kisas mi en plor',
aŭ ganton aŭ ĉemizon al ŝi ŝtelitajn iam,
vestojn de la amata, kiun mi amos ĉiam.

Al ĉi ve-memorigo pri la mortinta nia
la kor' kaj mi de tiam dediĉis nin sen lim',
sen nova sentimento aŭ ŝanĝo opinia:
servi ĉi tiun kulton kun konstanta anim',
pasintajn ĝojojn ĉiam refesti per pilgrim'.
Min tiel katenitan repsondu do konklude,
kiom de Zorg' mi distas, ĉu for aŭ ĉu apude?