Enkomputiligis Don HARLOW

El la pensotaglibro

de Friedebert TUGLAS

elestonigis Hilda DRESEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 95-98


Se vi estas atinginta la 70-an vivjaron, vi havas sufiĉe da kaŭzoj por ĵeti rigardon kiel malantaŭen tiel ankaŭ antaŭen. Certe la perspektivoj estas tre malproporciaj. Sed samtempe: ĉu la restinta vojparto ne havas multe pli kompaktan kaj komplikan enhavon? Pli frue mi apenaŭ estas vivinta tiel intensivan pensovivon kiel nuntempe. Kaj tio dependas nur de mia tro avida scivolemo!

* * *

Unu psikologia esplorobjekto restos al vi ĉiuokaze -- vi mem. Estas nur demando -- kiom interesa vi ĝin trovas.

* * *

Unuj homoj estas kvazaŭ lunoj, kiuj al neniu montras sian malluman flankon. Dum la aliaj rekte altrudas ĝin. Mi preferus vivi kun la unuaj. Sufiĉas al mi mia propra malluma flanko!

* * *

Ĉiuj vivoj pasas iel transverse: la valora rando supre, la malpli valora malsupre. De ĉiu homo oni povus skribi du tute diferencajn biografiojn: unun pri la supra, alian pri la malsupra rando de la flugilo. Kaj ili ambaŭ ne estus falsaj.

* * *

Ĉiu penso de la verkisto havas ĉirkau si, antaŭ kaj malantaŭ si multe da konkreta vivo -- homojn, objektojn, ĉiutagajn agojn. La pensoj estas nuraj insuletoj meze de tiu efektiveco. Kaj tial, se ni konsideras nur la pensojn, ni ricevas tute unuflankan komprenon pri la vivatmosfero de la verkisto. Eĉ en plej favora okazo ni vidas nur kelkajn kolorajn plumojn el la supra flugilrando.

Kiom multe ni tamen renkontas tiaspecajn monografiojn pri nuraj koloraj plumoj!

* * *

Oni konas la opinion de Goethe pri ĉielarko, restanta sur ĉielo pli ol kvaronhoron. Same la rimarkon de Hebbel, ke la publiko aplaŭdas al la iluminacio, sed ne al la sunleviĝo.

Sed la konkludo estus tute la sama, se nin ĉiutage cirkaŭus dekduo da Goethe-oj aŭ Hebbel-oj: kiu tiam ankoraŭ admirus ilin ?

* * *

Se la homoj ion ne komprenas, ili skuas la kapon: ili devus ĝin kelkfoje skui ankoraŭ pli forte, por ke el ĝi elfalu la ruboj malhelpantaj la komprenon.

* * *

Ne plaĉas tio, ke aliuloj estas al si same proksimaj, kiel mi al mi mem. Ili estas egoistoj, sed mi -- io tute alia! Krome la aliuloj ekzistas grandkvante, dum mi estas escepto -- ununura

* * *

"Transe de la bono kaj malbono" -- kia mallogika penso! Bono kaj malbono, virto kaj malvirto evoluas ja nur kune kun la homo. Kiel do ni povu stari "transe" de ni mem!

* * *

Hodiaŭ la ĉielo estas mirinde klara. Mi scias, ke la aero konsistas el azoto, oksigeno; argono, karbonacido, heliumo ktp. Same mi scias, ke en ia alteco la temperaturo leviĝas ĝis centoj da gradoj, por ree malleviĝi ĝis absoluta malvarmo. ĉiuokaze mi scias, ke nin ne ĉirkaŭas ia romantika blua etero, sed multe pli konkretaj kemiaj kaj fizikaj substancoj.

Sed malgraŭ ĉio mi ebriiĝas pro ĉi tiu blua vasteco, kiu ravas la koron!...

* * *

Ree iu rezonas pri la stilo. Fi, tio jam tedas! Oni bezonas nenian "stilon". Nura postulo estas skribi bone.

* * *

Kelkfoje la viro inter la homoj ne multe valoras sed sur la arbo estus ankoraŭ pli malbone.

Iufoje estas malfacile toleri la stultecon de la kontraŭuloj. Sed kiu scias, kiel ni tiam fartus, se ili estus saĝe malamikaj ?

* * *

Ĉiu homo estas punkto meze de cirklo konsistanta el konatiĝoj, rilatoj kaj ligoj. Ĉiu el liaj konatoj estas siavice samspeca centro. Kaj tiel ĉiam plu kaj plu. Ni estas senpere ligitaj kun la tuta popolo, kun la homaro kaj ties evoluŝtupoj. Jen seninterrompa ĉenero en la tempo kaj spaco, de unu limo de la mondo ĝis la alia, de la unuaj estiĝmomentoj de la homaro ĝis la hodiaŭa tago. Kiel ni do povu nin senti izolitaj individuoj?

* * *

Einstein, kiu antaŭ ne longe mortis, en sia vivfino diris jenon: dum la plej proksimaj jaroj la homaro decidos pri sia sorto por pluraj jarcentoj.

Jes, tion perceptas nuntempe ĉiu sentanta kaj pensanta individuo. Tion oni perceptas eĉ dum la griza kaj seninteresa ĉiutageco, dum kiu ĉio ŝajnas stagni, ĉio ŝajnas esti rigidiĝinta en eternan dormon. La aero mem plenas je historio.

* * *

En iu ĉina fabelo la simion turmentas problemo: kiel akiri eternan vivon ?

Ĉu jam la simio pri tio cerbumis ? !

Sed kion ĝi farus per la eterneco, se ĝi eĉ ĉi tiun efemeran vivtempon uzis nur simie ?

* * *

"Li estis fremda sur ĉi tiu tero..."

Ne, mi kredas, ke ni devenas ĝuste de ĉi tie, ĉi tie ekzistas kaj fine ankaŭ ĉi tie restos. Neeble imagi por ni alian hejmlokon. Ni formiĝis laŭ ĝi, kaj ni formis ĝin laŭ ni. Vere kelkfoje estas malvarmete, maloportune, sentiĝas trablovo. Tamen estus nebone pensi, ke eĉ ĉi tie ni estas fremdaj. Ĉiuokaze ni konas la aliajn eblajn loĝlokojn ankorau pli malmulte.

* * *

Darvinismo klarigis la diferencojn inter la specoj, sed same nian kunapartenecon. Ni ĉiuj ja estas "knaboj de la sama strato".

* * *

La homo koncentras sian forton en la daŭro de kelka tempo, kaj en unuopajn lokojn, sed la naturo "laboras" ĉie kaj senĉese. Ĝi faras tion vere malekonomie, senprograme, malŝpare, sed ĝi havas ja tempon por tio.

* * *

Homsango estas sala kaj ne sensoifigas. Se ni tion ne scius, nin konvinkus tio, ke la soifo de la trinkantoj kreskadas.

* * *

Ekstere muĝas la printempa ventego. Sentiĝas, kvazaŭ mankus ĉirkaŭe la dommuroj. Nur bruego, krakado, kaj la pinoj balanciĝas rekte super mia kapo. Giganta arĉo kvazaŭ tiras sin laŭ la kontrabaso de l'vasteco. La sorĉista voĉo de la printempŝamano penetras ĉien, estas furioza, varmega. Aŭskultante ĝin mi eĉ mem volus disetendi miajn membrojn ĉiam pli kaj pli malproksimen kaj ĉirkaŭpreni la tutan mondon.

* * *

Kiom da printempoj mi jam estas vidinta! Kaj ĉiu tamen ŝajnas esti la senripete unua. Mi volus mem kunfandiĝi kun ĝi kaj kunpreni ĝin kiel lastan memoraĵon. Kaj tia estu por la mondo ankaŭ la memoro pri mi.

1954 - 1956.


Postnoto

En marto de ĉi tiu jaro oni festis la 70-an jubilean naskiĝtagon de Friedebert Tuglas, kiun la esperantistaro konas pere de Kvin noveloj, verko tradukita de Seppik kaj eldonita en 1924.