Enkomputiligis Don HARLOW

XIII profitodonaj proverboj

de A. NURAK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 94


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Lumilo ne lumigas sian bazon.

(Araba)

Korva malbeno ĉevalon ne mortigas.

(Brazila)

Ĉiu miraklo daŭras ne pli ol tri tagojn.

(Bulgara)

En puto rano nenion scias pri oceano.

(Ĉina)

Al kiu pro amo edziĝas, bonaj noktoj, akraj tagoj.

(Franca)

Kiu malproksime edziĝas, aŭ trompas aŭ trompiĝas.

(Hispana)

Du finojn havas ĉiu bastono.

(Hungara)

Grandegaj estas la kornoj de l' bovoj transmaraj.

(Irlanda)

De kisita buŝo ne perdiĝas la freŝo.

(Itala)

La diablo ne estas tiel malbela, kiel oni pentras ĝin.

(Portugala)

Unukopeka kandelo bruligis Moskvon.

(Rusa)

Por pedikon mortigi, unu fingro ne sufiĉas.

(Senegala)

Por enamiĝinto Bagdad ne estas malproksima.

(Turka)