Enkomputiligis Don HARLOW

Rendevuo ĉe la flako

de Jiri KORINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 98


Kion pepas la pasero
al pufpluma paserin'
en degela kotvetero
de ĉi februara fin'?

Ĉu rakontas li pri amo,
aŭ pri veno de printemp',
aŭ pri ia grava plano
eĉ por pli proksima temp'?

Pala suno fride lumas
al la neĝa kota flak',
sed senlace amindumas
kavalir' en taŭza frak'.

Ho, vi eta bird' libera,
kiel ronĝas min envi',
via vivo estas vera,
hipokritas sole ni.
21.2.1953.