Enkomputiligis Don HARLOW
Tuj, tuj ĉi kison prenu, Kor': de mia Dam' ĝi estas sendo! La bela, kiel de legendo, la bona kun milda favor'! Bone mi gvatos, je l' honor', por ke Danĝer' ne sciu. Jen do tuj, tuj ĉi kison prenu, Kor', de mia Dam' ĝi estas sendo. Danĝer' tutnokte en labor' spionis, nun kuŝas sub la tendo. Rapide ĝuu pri l' konsento, dum dormas li: plej bona hor'! Tuj, tuj ĉi kison prenu, Kor'! |