Enkomputiligis Don HARLOW

Se plaĉus al vi kisojn vendi...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 110


Se plaĉus al vi kisojn vendi,
ilin aĉetus mi sen plendi,
donante l' koron por ostaĝ',
kaj pretus ja, dum junas aĝ',
po centoj kaj po miloj mendi.

Tro kare volu ne pretendi:
ĉu pravus tiel al mi fremdi,
min akceptante en omaĝ'?
Se plaĉus al vi kisojn vendi,
ilin aĉetus mi sen plendi.

Mia dezir' kaj volo pendi
de vi kutimas, sen ofendi.
En plena lojalec' kaj saĝ',
zorgu, por mia avantaĝ',
al mi unua ilin sendi,
se plaĉus al vi kisojn vendi!