Enkomputiligis Don HARLOW

Spirita patr', mi volas en konfes'...

de Karlo de Orleano

elangligis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 110


Spirita patr', mi volas en konfes'
al Dio kaj al vi mem ĝin deklari:
ĉe fenestrej' (facile, pek-erari!)
mi ŝtelis kison dolĉan en eksces'.

L' afer' fariĝis sen pripenso, jes,
Sed la faritan kiel do malfari?
Spirita patr', mi volas en konfes'
al Dio kaj al vi mem ĝin deklari.

Redoni ĝin nun estas ja neces'
tre baldaŭ, se mi volas kulpripari:
tial la penojn ĵuras mi ne ŝpari --
kaj poste preĝi pri pardonpromes',
spirita patr', mi volas en konfes'!