Enkomputiligis Don HARLOW

Ha, kiel dolĉe ŝin rigardi...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 109


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ha, kiel dolĉe ŝin rigardi!
Ŝi -- nur gracia, bona, bela.
Vidante ŝin tiel modela,
kiu de l' laŭd' sin povus gardi?

Ĉu eble, por ŝi ekmalardi?
Iĝas la bel' ĉiam novhela.
Ha, kiel dolĉe ŝin rigardi!
Ŝi -- nur gracia, bona, bela...

Ne estas, cis nek trans la mar', Di'!
ia fraŭlin' aŭ dam' nobela
de sama perfektec' tiela.
Ŝin vidi estas sonĝon varti.
Ha, kiel dolĉe ŝin rigardi!