Enkomputiligis Don HARLOW

Silka ŝtrumpo

de Raymond SCHWARTZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 81


Tra la Stadtpark en Vieno,
inter la rektlinia net'
de cementa higieno,
kuras pura riveret'.

Sur la ponteto mi paŭzis reve
dum julia suna tagmez',
miris, ĉu nenia Eve
sin senigos de l' vestopez'?

Io tia ne okazis,
kaj mi bedaŭre revis plu,
kiam sub la ponteto pasis
kun la korsetita flu'

silka ŝtrumpo sinjorina,
en orfeca unuop',
kiu laŭ fluejo klina
celis migri tra tuta Eŭrop'.

Ŝtrumpo, kiun avida vento
rabis de sekiga ŝnur',
volu halteti dum momento
kaj rakonti pri la krur'...

Volu -- malgraŭ l' urĝo ŝajna --
halti kaj kanti pri la krur',
kiun via maŝo fajna
muldis por am-aventur'!

Jam delonge la ŝtrumpo forflosis
kaj dronis en kirliĝokav',
sed surde plu mi revis kaj glosis
pri silkaj ŝtrumpoj kun enhav',

kvazaŭ mi estus re-junulo
el gimnazian-epok',
kiun jukas certa brulo...

Olda mi, Bakusa bok'!