Enkomputiligis Don HARLOW

Soifa puto

de Jure KAŜTELAN

elkroatigis I. BOROVEĈKI

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 114


Restis forgesita la arbaro
restis la nokto en granda kamparo
restis la fajro de l' du pupiloj
la floro perdiĝinta dum ventego
la skeleto en montaro
kaj flustrado de l' puto
soifa.

Forportu min, velo, al ĝiaj bordoj
multkoloraj kaj multfloraj
al ĝia tero de kiu revenas
la kolombinoj de miaj inundoj.
Akceptu min vojaĝantan, olivo, ĉar foras
kiam la lipoj pri ĝi
sopiras.

Inter stelaro la stelo.
La bildo en puto profunda.
La fonto de l' amo.