Enkomputiligis Don HARLOW

Versoj Psikiatraj

de Jiri KORINEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/3 p. 90-91


Megalomanio
Kiel vi ĉiuj estas ege etaj
kaj mian gravon tute ne komprenas!
Kiel engrundaj vermoj tervegetaj
vi sensignifan vivon post vi trenas.

Se mi nur volus, ege vi ekmirus,
kion kapablas mia personeco!
Lude sukcesojn ĉiajn mi akirus,
havas talenton mi de ĉia speco

Miaj ideoj turas ja gigante
inter pigmea via pensmaĉado.
Mi pri enormaj aloj meditante
al via pen' rigardas kun malŝato.

Jen, ili ĉiuj certe buŝaperte
al mi rigardas streĉe kun admiro.
Ĉiujn neglektas mi, ĉar tempoperde,
pri bagatel' sin ne okupu viro.
4 - 4 - 55

Komplekso de malplivaloro
Kio mi estas? Nulo!
Paŝas mi kiel somnambulo
tra mia vivo misrezulta.
homo sentaŭga, stulta.

Mi malfacil-akuŝe
ĉion komencas, finas fuŝe.
Al mi gluiĝas jam laŭ leĝo
ĉiu misŝanco-peĉo.

Certe min ironie
celas grimaco moka tie,
kaj oni certe pri mi ridas,
dum en l' angul' mi sidas.

Ke agas mi mallerte
tion rimarkas ĉiuj certe.
Mi eĉ ne provos tiun taskon,
ĉar spertos mi fiaskon.

Mi estas sentalenta
kaj senkapabla kaj mokenda,
mi malaplombu nur en fono,
mi senvalora homo.
27 - 4 - 55

La sanmensulo
Li sane taksas la aferojn.
Jen lia saĝa aksiom':
"Atentu tuton kaj la erojn,
kaj restu ĉiam sobra hom';

singarde dozu vian senton,
por ne konflikti kun la viv',
aldonu ĉiam la prudenton,
ne dronos vi en trosentiv',

zorgu pri dormo kaj digesto,
pri korpa fart' kaj mens-kviet'.
miksu aplombon al modesto
kaj moderecon al impet'."

Li, por ne riski, Dion kredas,
prefere iom kun rezerv',
Al la danĝer' li ĉiam cedas,
sagace lernas el observ'.

En ora mezo li sin tenas
sen fanatik' por kio ajn,
li iom ruzas, iom penas
kaj ne maltrafas lin la gajn'.

Li ne suferas pro komplekso
de propra eto aŭ grandeg',
kun rekta dors' aŭ spina flekso
supozas vivi li sen pek'.
5 - 5 - 55