Enkomputiligis Don HARLOW
Vi apudas kaj la viv' ĝojplenas. Eble longe daŭros la proksim', sed disiĝo tia iam venos, ke ne eblos plu revidi nin. La stelar' dum ies rendevuo trembriletos en la nokta hor'. Kie en la frosta ĉielbluo, amikin', vin serĉu mia kor'? |