Enkomputiligis Don HARLOW

Je l' vid' de tiuj belaj floroj...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 149


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Je l' vid' de tiuj belaj floroj,
Novtemp' ilin al am' dediĉas,
kaj ĉiu vete plibeliĝas,
ŝminkate de plaĉaj koloroj.

Tiel balzamas de odoroj,
ke ĉies koro rejuniĝas,
je l' vid' de tiuj belaj floroj.

La birdoj lernas pri dancĥoroj
sur branĉoj, kiuj flororiĉas,
kaj ĝoje pepas, fajfas, kriĉas
-- aldoj, diskantoj kaj tenoroj --
je l' vid' de tiuj belaj floroj.