Enkomputiligis Don HARLOW

El "La Religioj kaj Filozofioj en Centra Azio"

de Arthur de GOBINEAU

elfrancigis A. NURAK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 135-136


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Unu ghulamo (aŭ nomada rajdisto) jam renkontis, ĉe la pordego de urbo, kaj mi kredas memori, ke tiu estis Zenĝan, en la Ĥamseho, maljunan pastron, klinitan de la jaroj, kiu per unu mano apogis sin sur sia bastono kaj per la alia tenis, tute proksime de sia dekstra okulo, libron, kiun vojirante li ŝajne legadis kun multe da atento. Samtempe li ploris.

La ghulamo kriis al li: "Paco kun vi, via moŝto!

-- Kaj kun vi la paco! respondis la alia.

-- Kial, via moŝto, iradas tiel plorante?

-- Aĥ! mia filo! devenas de tio, ke mi estas maljuna kaj absolute plu nenion vidas per la maldekstra okulo.

-- Jen, certe, granda malfeliĉo, diris la rajdanto; sed, ĉar vi plu ne estas juna, ĉu vi ne havis la tempon kutimiĝi? Ne pro tio vi tiel laŭte ĝemas.

-- Sendube pro ankoraŭ iu alia kaŭzo mi ploras, rebatis lia pastra moŝto; nun mi legas la Libron de Dio, kaj, konsiderante kiel tio estas bela, ĝusta kaj bone dirita, mi ne povus deteni min de plorado pro kormoliĝo.

-- La kaŭzo estas sendube efektiva, rediris la rajdanto; sed, je via aĝo, jam ne la unuan fojon, probable, kuŝas la Korano en viaj manoj, kaj, ĉar vi sufiĉe longe ĝin konas, via admiro certe povis kvietiĝi.

-- Vi pravas, mia filo! Sed estas io alia: vidu, se oni bone konsideras tiun aŭ alian lokon en ĝi, oni ekkomprenas, ke, se la Profeto de Dio estus pli atente aŭskultinta la rivelon de ĉefanĝelo Gabrielo, ni tie ricevus ordonojn tute kontraŭajn al tiuj, kiujn ni trovas en ĝi.

-- Evle vi pravas, via moŝto; sed kial ĝemi super tio? Kio estas justa en si mem, tion faru, ne zorgante pri la mallertaj rekomendoj.

Ĉi tiam la pastro ekploris multe pli laŭte, kaj per hakata voĉo li ekkriis, svingante la manojn:

-- Se temus sole nur pri tiu stultulo la Profeto! Sed ĉu ne estas evidente, en pli ol dek lokoj, ke Gabrielo mem ne komprenis la unuan vorton el tio, kion la Ĉiopova diktis al li?

La rajdanto tiam ekridis, kaj li estis ankoraŭ instigonta lian pastran moŝton pacience toleri siajn pripensojn; sed, dum ili interparoladis, ili jam preterpasis la pordegon de la urbo, kaj, ĉar ili troviĝis je la eniro de strateto, la maljunulo, dekliniĝante, enpaŝis tien ne petinte forpermeson de sia kunulo, kiu aŭdis lin murmuri:

-- Ke la Profeto, ke anĝelo Gabrielo ne sciis, kion ili diras, tio estus nur duona malbono; sed kiam oni vidas, ke la Alia mem...

Ĉi tie la pastro malaperis malantaŭ la angulo de muro, kaj la rajdanto neniam povis scii ĝuste, kion lia kunparolinto volis aludi.