Enkomputiligis Don HARLOW

Faro de ĉenitaj manoj

de Tin UJEVIĈ

elkroatigis Boĵidar VANĈIK

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 142-143


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En noktaj tramoj, en fruaj metropolitanoj,
kun ŝuoj malmolledaj, sed kor' sub bluzo blua,
reiras laborojn lasitajn silentaj laborkompanoj,
kun lipo humida de brando, kaj spuro larmoflua.

Jen dekstren, jen maldekstren, laŭ la neces-ordono,
l' infanon kaj l' edzinon tra antaŭurb' sonĝplena,
kaj kiam ili eksvarmis en sombra luktodomo,
jam post la vitro pala eksangas sun' matena.

Ĉiuj klinas la faltojn de l' fruntoj humiligitaj,
ĉiuj proponas al kreo la manojn raspajn, malpurajn.
Ĉirkaŭ ili orkestras radoj bruaj, sirenoj stridaj,
En ili flustras paroloj ribelaj, dormaj, obskuraj.

Ili aŭskultas brulan kantadon de forno fanda
kaj rimenzumadon, boladon de kaldrono.
Ili rigardas: jen muro iĝas pli peza, pli granda,
kaj hororo sklava planken ruliĝas de l' plafono.

Ili dormetas ĉe kriego de labor' milgorĝa,
kaj vekiĝas: sur relparo sibla trajn' anhelas,
martel' en ili ĉagren-ritmon hakas per frapo forĝa,
dum trist' de kampoj kaj fabrikoj en tagpasi' ribelas.

Miloj da marteloj ĉarpentis tiujn korojn,
kaj tiujn cerbojn skuis miloj da eksplodbatoj!
Brulanta karbo, ruĝa fero ĵetas sur fruntojn ardajn kolorojn,
petrolo kaj benzin' odoras sur nuko kaj manplatoj.

Kreskaj segejoj kaj fandejoj en spacon ŝpruce saltaj!
Sonoriletoj, batiloj kaj klapoj vekas fonojn miksitajn
en polifonion brulan kaj kosmokirlojn ekzaltajn
super la vertoj frenezaj kaj super la mukoj jam ŝvitaj.

Bruas en dimensiojn pli vastajn la fortoj de l' fervoro,
fluas de l' nigra tero, al sunlampion' supreniras
kun fajro kaj muelo de l' nigra tertrezoro,
kaj ĉio klakas, fajfegas, krakas, krias kaj deliras.

Benata himno de l' peno, se vi ne kostus tiom da raboj,
vi estus plej bela kanto de l' tuta mondpopolo!
Alte super fumtuboj, diste de vaporklapoj
dispetalas brueg' de laboro kiel plej lukas forkorolo.

Sufoke tondras kaj murmuras la subteraj spacoj
en viglajn ekbrulegojn kaj eĉ en diskrevojn.
El tiom da boloj, flamoj, ŝaŭmamasoj
rulleviĝas fumnuboj kaj nebul': en revojn.

En ĉi tumulto io ululas, kvazaŭ orgenus tombkavoj,
eĥas io morna, terura, obtuze muĝa.
En ĉi tumulto kvazaŭ petgus la sklavoj:
"Ho kresku, kor' de l' mondo, nur ne krevu, ruĝa!"

En labirinto de paniko, ĉe acetileno,
io kruele monotona, kun ekflam' de inspiro,
en feron transfandiĝas; kune viglas la man' en laborpleno,
pensas la cerbo nombrojn, la koro -- ardajn forĝojn kun sopiro.

Kaj, fine, adiaŭe al laboreja tordo,
sur ŝipoj pezegaj de laboroj vesperaj,
klinfrunte, kvazaŭ svene post punlabor-elporto,
treniĝas grupoj al urbegaj rifuĝejoj mizeraj;

Kaj tie, se almenaŭ krom plad' da sup' kutima,
donus al ili hejmlumojn l' ankoraŭ vigla Vesta!
Kaj se esperoj hejmaj arus ĉe tabl' intima
por la am' kaj por la laca fort' Hefesta!