Enkomputiligis Don HARLOW

Diĝestoj

de Poul THORSEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 138-139


En Usono kaj ankaŭ alilande aperas diĝestoj, t.e. densigitaj verkoj, alivorte, grandaj artaĵoj en poŝformato. La ekstreman konsekvencon de tio ni prezentas ĉi-sube.

Shakespeare: Hamleto

Hamleto vivas en Elsinoro multajn centojn da jaroj antaŭ Freŭd, kaj tial ne scias, kio domaĝas al li. Li nur scias, ke io putra estas en Danlando. Sed kiel ĉiuj Danoj li estas en embaraso kiel forigi putrecon, kaj tial li ŝancelas pli ol bone estas. La patro de Hamleto mortis -- sed foje reaperas, ĉar lin murdis lia frato, kiu flametas por la patrino de Hamleto. Ofelia rajtas praktiki nur "petting" (1) pro severo de la patro, Polonio. Sed tiu konstanta sinrego pelas la knabinon en frenezon. Ŝi dronigas sin. Sekve estas pli inter ĉielo kaj tero ol diras la prifilozofia poŝlibreto de Horatio. Hamleto konstatas, ke ĉio dependas de esto aŭ neesto. Tial li portpikas ĉiujn ĉirkaŭstarantojn kaj fine mortvundas sin mem tiel subtenante plenan okupatecon ĉe sindikato de entombigistoj. Fortinbras elportas lin, dum sonoras trumpetoj. Tio estas klarigebla plurmaniere, sed neniam okazas.

Goethe: Faŭsto

Faŭsto estas juna, inteligenta Germano, turmentata de sturm und drang. Pro sia -- drang li ŝturmas beletan blondulinon, Greĉen, kaj ŝi gravediĝas. Kanajle Faŭsto malaperas, sed kuratingas lin mistika pudelo sen hundolicenco. Tiaj pudeloj maloftas en Germanio, sekve Faŭsto haltas. Sed kompreneble la pudelo estas neniu alia ol Mefistofelo. Li tiel lerte vostumas, ke Faŭsto perdas la ekvilibron. Tamen restas al li iom da honoro: li faras malbonon, nur ĉar li volas bonon. Do li strebas kaj strebas, kaj la eterna virineco lin savas. Greĉen preĝas por li, kaj ŝajne ĉio finiĝas bone, kvankam ne ĉiuj komprenas la lastan volumon.

Defoe: Robinson Kruso

Robinson ĉirkaŭvagas en Eŭropo, senenergia kaj diboĉa sabate posttagmeze. For li volas, kaj dimanĉmatene li enŝipiĝas. La ŝipo pereas, sed Robinson estas bonŝanca. Li trafas neloĝatan insulon lunde antaŭtagmeze. Baldaŭ li kaptas sian unuan fiŝon per la piedfingroj, posttagmeze lia kabano estas preta. Ĝi konsistas el mankneditaj elementoj. Tiel li konstante lernas tion, kion li devus esti lerninta hejme. Marde matene li jam havas ombrelon, kaj merkrede je la 17a horo li penetras la kokoson (2) -- ĵaŭde li vestas sin per bela kostumo el palmfolioj, kaj vendrede li savas Vendredon, sed li tre seniluziiĝas trovante, ke Vendredo estas viro. Tamen ili interŝanĝas gajajn historietojn, kaj la tempo pasas rapide ĝis sabate matene, kiam granda ŝipo ankriĝas en la laguno por ilin kunpreni. Dimanĉmatene ili estas en Eŭropo, kie Robinson vizitas la preĝejon por danki, dum Vendredo iras Oksfordon por saĝiĝi.

Ernest Hemingway: La oldulo kaj la maro

Li jam atendis longe. Li simple sidis atendante. La suno iradis, kaj la maljunulo atendadis. "Tio ĉi estas la maro", li diris sciante, ke li devas atendi la fiŝon. Li jam atendis tiun ĉi fiŝon de post degelo de l' neĝo sur Kilimanĝaro, kaj li sciis, ke temas pri havi aŭ ne havi. Tiel ili diris en la haveno, kiam li matene forlasis ĝin. Li ankaŭ sciis pro kiu sonoras la sonoriloj. Ili sonoris por li kaj la maro kaj la granda fiŝo, kiu atendis lin. Li nur ne sciis, kiu pli atendis: la fiŝo aŭ li. Sed la maro atendis aliflanke la boatripojn, kaj tiu atendado estis la morto posttagmeze. Se li ankoraŭ iom atendus, li devus adiaŭi la armilojn. Sed li ne volis adiaŭi sian harpunon, kaj tial la fiŝo estis trafita. Sed la ŝarko atendis pli bone ol la oldulo, kaj kiam tiu venis en la havenon, li havis neniun fiŝon. Sed li ankaŭ sciis, ke de nun li nenion plu atendu.


Piednotoj

(1) Amtuŝado.
(2) Kanzona refreno populara en Danlando.