Enkomputiligis Don HARLOW

Elmontru sin okuloj viaj...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 150


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Elmontru sin okuloj viaj,
ĉi povraj, kiujn laco ŝiris!
Ja, ili vere tre martiris
de post hieraŭ, la radiaj!

Ĉu ili sin ne konas tiaj?
Ĉe la spegul' sin ne belŝmiris!
Elmontru sin okuloj viaj,
ĉi povraj, kiujn laco ŝiris...

Ĉu ploris antaŭ Dioj siaj,
kiuj al ili gracon spiris?
Aŭ al laboroj sin tro tiris
private, en loketoj iaj?
Elmontru sin okuloj viaj!