Enkomputiligis Don HARLOW

Fragmentoj el "Ex Ponto"

de Ivo ANDRIĈ

elkroatigis J. VELEBIT

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 153-155


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

[Ivo Andriĉ, naskita en 1892, estas fama romanisto el Bosnio. La lirikan prozon "Ex Ponto", kies fragmenton ni prezentas, verkis Andriĉ kiel politika arestito dum la unua mondmilito. La titolo volas rememorigi la verkon de Ovidio, ekzilita de Aŭgusto en Tomo (hodiaŭ Konstanco), ĉe la bordo de la Ponta Maro (hodiaŭ Nigra Maro).]


Ĉu iam ajn al vi okazis, ke vi, el reloj elĵetita, adiaŭis la ĉiutagon kaj aerleviĝis portata de terura ŝtormo, konsternita kiel hom' al kiu la tero sub piedoj elmoviĝas?

Ĉu al vi okazis, ke oni ĉion al vi forprenis -- kaj kion ne eblas forpreni al homo? -- kuŝigante la pezan, naŭzan manon sur vian animon kaj forpelinte vian ĝojon kaj serenon de l' spirit' libera, eĉ mem la kuraĝon, kiu restas la lasta, senespera donaco de l' sorto kaj faris vin muta, timema sklavo?

Diversas kaj multas la doloroj, kiuj trafas la homojn sur tiu ĉi tero, kie per pli bela animo oni pli elfunde singultas -- sed kiu nur unu el tiuj vere grandaj doloroj ĝisvivis, estas frato mia kaj amiko!

Al ĉiuj en la vasta mondo, kiuj suferis kaj suferas pro la animo kaj ĝiaj grandaj kaj eternaj postuloj, dediĉas mi ĉi paĝojn, kiujn, mi foje nur por mi skribis, sed hodiaŭ sendos al ĉiuj miaj fratoj en doloro kaj en la espero.

Senkompate krudaj kaj senmovaj montoj rigardas el la nuba alto. Alta, rigida ĉielo. Dura, senkora tero.

Ne, nenio okazos!~Ne, la montoj brue ne falruliĝos! La ĉielo restos fiera kaj malvarma en la alto!

Kuras for la malproksim', perdiĝas son', mortas la koloroj en grizeco: ke oni vidas kaj aŭdas la sklavan, sangan koron dum batado.

En tondro kaj en nuboj venas la jarcentoj ontaj kaj rigardas mian honton. Antaŭ la okuloj de generacioj kuŝas mia animo nuda kaj senmova kiel rompita glavo. Brulpikas min rigard' kompata de la nenaskitoj.

Ho kien mi senhalte vagis!

Kien faladis sopiroj miaj, kiom stumblis, kiom mispensis kaj eraris mi en la vivo! -- Kiel esprimi ja, se tion eĉ propra mia memoro forgesas! Fiero min kiel vento portis. La fajro, en kiu mia animo forbruladis, ne mordis min, sed forton al mi donadis kaj instigon.

Luktojn de l' mondo mi rigardis, kiel nebulojn oni, el alto serena, rigardas, dum ili superflugadas unuj la aliajn en la valoj.

Estis mia tuta, fiera gasto de l' vivo.

Mi la plej altajn fruktojn forŝiradis. Miaj lipoj sangaj estis, virinoj kisis miajn manojn. Pasadis for la jaroj, donante siajn fruktojn, kaj mi min momis: estro de l' vivo.

Tiam la forta sort-ondo ĵetis nun sur duran, obskuran vojon kaj la tuta koloro kaj belo de l' vivo mortis sur la retin' de mia okulparo. De ĉio eĉ tiom ne restis, kiom da cindro estas sur la haroj dum la pura Merkredo (1).

Mi sekan pankruston ne havis nek larmon por ĝin humidigi kaj larmverŝinte mildigi la dolorojn. Malsata, mi sentis froston, doloris min la propra kaj fremda hontoj kaj batoj kaj spur' de l' katenoj surmane.

Kiuj inter la feliĉaj kaj liberaj scias, kio estas soleco? Eĉ araneo ne ĉeestis por almenaŭ unufoje trateksi mian solecon, kaj la homo, kies paŝojn mi antaŭ la pordo aŭdis, estis malamiko mia. Mi timis eĉ la sangon aŭdatan pulsi en la manartiko, ĉar ĝi certigis, ke mi vivas kaj tio ja identis kun sufero.

Kaj mi pensis: Dio ne devus nin tiom provtenti kaj venigi al terura loko, kie la vivo kaj morto estas por mi la samo. Tiam ankoraŭ, eĉ dum la plej profunda humiliĝo, mi ne povis kompreni kiel inter ĉiuj kreitaĵoj estas nur al hom' donite, ke li sian vivon povu ekmalami.

Kaj tiumomente, kiam dum gutad' de milionoj da monotonaj minutoj, sen ia ajn espero kaj sen ŝanĝo, mia anim' transformiĝadis en la dezerton, kiu jam eĉ ne soifas, kiam la kradoj fenestre tiom densis, ke mi eĉ la manojn elmeti ne povis, por ke min faltuŝu la pluvguto aŭ ekkaresu vaga vento, tiam en mia animo kvazaŭ lumigilo super la mortinta ĝojo, ekflamis tiu ĉi lumo.

Perceptas mi kaj komprenas logikon nevideblan de ĉiuj okazaĵoj en homa vivo. Ne per vortoj nur kaj pensoj, sed per plej plena profundo de tuta mia estaĵo mi sentas la mirindan, senindulgan ekvilibron, kiu regas en ĉiuj niaj rilatoj.

Mistera formulo ekzistas, kiu regulas rilaton inter ĝoj kaj doloro en nia vivo. Sufer' kaj kulpo interkompletiĝas kiel formilo kaj ĝia formitaĵo.

La viv' nur tion al ni redonas, kion ni al aliaj donis.

Ofte mi dum horoj sidas kaj gapas al fridaj aŭtunkoloroj. Trankvilo de la sorto, kiu ne plu ŝanĝeblas, glaciiĝas sur anim' kaj sur vizaĝo mia.

Ĉio en mi mortis; mi tiel bonfartas.

Ne atingas min sono, mortis la vidkapablo. Ĉio restis post granda pordego, kiu obtuze post mi fermiĝis. Mi ĉion perdis kaj ne plu mi homo estas, sed pens' maltrankvila, sendorma, kiu dronis kaj ekmutiĝis sur fundo profunda, dum super mi kiel netravideblaj verdaj akvomasoj regas kviet', malproksim' kaj forgeso.


Piednoto

(1) Pura Merkredo = tago post la karnavala Mardo.