Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉu vi ne volas ilin lasi...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 148


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ĉu vi ne volas ilin lasi,
tiujn riverojn, plu riveri?
Aŭ gruojn kapti ĉu esperi,
se ilin vidas vi traspaci?

Por tiajn aĵojn vane ĉasi,
stultuloj ja kutimas kleri.
Ĉu vi ne volas ilin lasi,
tiujn riverojn, plu riveri?

Lasu la tempon tia pasi,
kiel Fortun' volas toleri,
kaj la aferojn plu aferi,
kiujn ne scias hom kuraci.
Ĉu vi ne volas ilin lasi?