Enkomputiligis Don HARLOW

Lamentoj de Hebreo

de Geraldo MATTOS

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 133-135


En suspektinda angulo de la strato
Hebreo vagabondas hundosorte
kaj sub la premo de fatala bato
la homo kompatinda aspektas morte...

La hebreeca nazo aglobeka,
kurbinta sur kratera buŝolarĝo,
la longon flaras de la lango seka,
sed ĝi ne pezis pro la nutro ŝarĝo.

Ĉifonoj de antikva vesto bela
ne kaŝis la mizeron de la judo
kaj, sen defendi lin de vintro gela,
apenaŭ lin protektis de la nudo.

La ostomontran vangon li direktis
al la koloroj sangaj de ĉielo
Kaj la skeletajn manojn interplektis
en senesperaj krispoj de ribelo.

La suno okcidente amon festis
kaj kuŝis en la lito de vespero;
per disŝiriĝaj nubotukoj gestis
la flamoj adiaŭon al la tero.

"La sun' -- li diris -- mortas sangomikse
kaj lasas nin en nokto de fantomoj,
sed el la morto levas sin fenikse
por kontinua lumo de la homoj.

Kaj nin, mizera gento elektita
de Dio por la mondosava tasko,
sendia fataleco venĝincita
retenas nin sub peza sortofasko.

En ĉiuj lokoj la popolo vagas
sen hejmo, sen patrujo, sen libero;
adoron al Cion' ni pune pagas
per ĝemo, per turmento, per ofero...

Mi ne parolas jam pri la bienoj
perditaj en la manon de rivalo,
pri tio, ke por fuĝi el katenoj
mi donis diamanton por ĉevalo.

Propekaj kaproj de milita bando
fariĝas ĉiutempe niaj idoj
kaj ili trovas en nenia lando
sinceran kamaradon sen insidoj.

Ni certe amas la naskiĝan grundon
per la natura amo de la filoj,
sed malamikoj celas sanginundon
kaj juĝas nin sopiraj pri armiloj.

Naskiĝo de filinoj nin afliktas
kaj ni envias patron seninfanan,
ĉar senhontuloj kontraŭ ni deliktas
kaj faras ĉian agon malhumanan.

Edzinoj estas krude mortigataj,
senvirgigataj niaj junulinoj...
kaj la barbaroj bestaj kaj pirataj
ponardon ĵetas al gravedaj sinoj...

Fermiĝas niaj sanktaj sinagogoj
kaj la rabenoj en karceroj kuŝas:
sen la diecaj religiapogoj
nin la fatalo pli facile tuŝas.

Al vi, Jesuo, ni kuraĝas krii:
vi estas Kristo, sed vi estas judo!
Ne lasu vian genton agonii
pro amo al Biblio kaj Talmudo.

Se vin Judas' perfidis pro malico,
la tutan vian genton vi perfidis,
ĉar mia katolika luktovico
sovaĝe venkopremi nin rapidis...

Potenca Eternulo, vian genton
vi gardis per kolon' el fajra nubo
kaj levis ĝin, fininte la turmenton,
al famomonto el mizerorubo!

Se iam via forta mano dekstra
sur niaj ŝultroj pezis pro eraroj,
tuj poste, Dio, per favoro ekstra
vi patre turnis nin al pentofaroj!

Sed nun, ho ve! nin premas kaj nin murdas
la malamikoj en ripetaj svarmoj
kaj vi, fidrompa Dio, vi nur surdas
al la kaskada bru' de niaj larmoj.

Ne! ... patro vi ne estas, ho satrapo:
ni ĝemas, dum la malamikoj festas...
Mi dubas jam, jam dubas mia kapo,
ĉu mi frenezas, ĉu vi jam ne estas!"

Li diris kaj amare li silentis.
Per ĝemoj li rivelis la suferon
kaj gutoj el abunda plor' torentis
el lia sulka vango sur la teron...