Enkomputiligis Don HARLOW

Iam tra l' lukoj de l' okuloj...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 152


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Iam tra l' lukoj de l' okuloj
knabinojn gvati mi avidis,
kaj ŝajnas, malgraŭ la skrupuloj,
ke ja pli belajn tiam vidis,
ol mi nun vidas; sed mi sidis
ravita de plezur' kaj plaĉo
sub reg' de mia Dam' Junaĝo!

Nun fluas mia fort' elĉerpe,
kaj, se en la ĝojlibro legas,
mi okulvitrojn prenas helpe,
ĉar tiel la literoj egas,
sed pasintaĵon ve!~ne vekas.
Ne konis me pri ĉi domaĝo
sub reg' de mia Dam' Junaĝo...