Enkomputiligis Don HARLOW
Jam ekmutas muzo mia, Finsingultis ritma plor', Ĉesis plend' de kant' pasia, Eksilentas rima ĥor'. Mutparole, sekokule Svenas mi en apati' Kaj mi glitas somnambule Al finlasta agoni'. Jam en mia cerb' martelas Mortsignale la destin' Kaj lastfoje por mi helas Amrigard' de l' orfein'. |