Enkomputiligis Don HARLOW

Malpezaj paŝoj

de Jicĥak dov BERKOVIĈ

elhebreeigis Ota GINZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 125-132


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La rakonto estas parto el romano "Tago de Mesio", ĝia heroo (hebrea kuracisto el Novjorko,) doktoro Menuĥin, klera homo, kiu "dediĉis jarojn de sia vivo al sciencaj aferoj, kuŝantaj ekster lia profesio", kaj kiu decidiĝis enmigri en Izraelion kaj enradikiĝi tie.

Kiam daŭrigis Menuĥin sian promenon tra la stratoj de Tel-Aviv kun koro, plena de admiro ĉe ĉiu rigardo de siaj okuloj, ekregis lin decida ekkono, ke li sin sentas ĉi tie tiel malpeza kaj libera kiel li sin sentis neniam kaj en neniu alia loko. Okazis la unuan fojon en lia vivo, ke li eniris en urbon de li ne konatan -- kaj li promenas tra ĝiaj stratoj ekde la unua momento kun animo trankvila kaj kvieta, ĵetas rigardon en ĉiujn ĝiajn angulojn, neniel sentante, ke li ne estas ĉi tie hejme, ke li estas fremda, neniel tuŝita de ĉagreno pro soleco, kiu faladis sur lin en fremdaj lokoj -- tiu kaŝita, muta hebrea ĉagreno, kiun kaŭzas la terura izoliteco for de la Dia lando. Jen popoloj de la mondo konstruis landojn kaj urbojn por loĝi en ili, metis en ili sian talenton kaj sian kulturon, fruktojn de sperto kaj saĝo, devenantajn de multaj generacioj kaj vi venas vidi ĉion kaj miri pri ĝi kiel fremdulo, kiel malriĉa migranto senposeda, vi iras preter tiuj fremdaj belaĵoj same, kiel filo vaganta sen lando kaj sen hejmo, kiel homo, senigita je la rajto uzi kaj reciproki la belan econ de gastamo. Eĉ en Novjorko, en loko, kiu sentigis al sia tuta ĉirkaŭaĵo la potencan spiron de hebrea civito, nombranta du milionojn da homoj, li ne seniĝis je tiu ĉi neklara sento.

Kaj tie ĉi li falis en urbon novan kaj malgrandan, kuŝantan en la periferio de antikva Azio kaj tuj, kiam li eniris en ĝiajn stratojn lumigitajn, dum lia unua promeno, fariĝis liaj paŝoj en ĝi malpezaj kaj sekuraj, lia koro plena de lumo kaj de ĝojo: estas lia urbo, urbo de lia rifuĝo kaj de ŝirmo por li. Urbo de ripozo por lia konfuzita vivo, urbo konstruita kaj farita por li per manoj de liaj fratoj, filoj de lia popolo, alvenintaj tien ĉi pro la sama sopiro al vivo en honoro kaj belo, kiu venigis ankaŭ lin ĉi tien. Arboj plantitaj en tiuj ĉi stratoj evidente ĝis nun ne kuniĝis kun la tero, iliaj radikoj ne profundiĝis, la konstruaĵoj ne staras potencaj kaj certaj, plenaj de malnova sperto kaj tradicio, kiel en ĉiuj tiuj fremdaj urboj, grandaj kaj fortikaj. Ĉio aspektas ankoraŭ tre aera, ĉio ŝajnas tremi kiel delikata verda planto sur seka sablaĵo, planto moviĝanta kaj ŝanĝanta siajn kolorojn en la ĝoja lumo de la mondokreo. Kaj tamen el ĉiu malfermita pordo, el ĉiu korta angulo verdiĝanta, el ĉiu blankanta balkono, el ĉiu tegmento, kiu radias en ĉielan altaĵon, jam eliras bona kaj dolĉa parfumo de hejma varmo, de promesplenaj garantioj, kiujn popolo ekzilita kaj vaganta por si kontruis per siaj propraj manoj, per sia sincera klopodo, ĉe la fino de sia vagado.

Sento vekiĝinta en Menuĥin igis soni en lia kapo: "Home, sweet home!" en lingvo de la amerika kanto, kaj instigis lin mediti pri ĝia enhavo, dum li paŝis kiel ebria tra unu el la homplenaj stratoj de Tel-Aviv. Li sentis sin juna kaj plena de ĝoja espero kiel tiuj ĉi liaj fratoj, loĝantoj de Tel-Aviv, bruantaj ĉie tie dekstre kaj maldekstre de li, rapidantaj en la klara aero, forta kaj freŝa, posttagmeze en brila vintra tago, al siaj okupoj kaj laboroj. Ŝvebante en tiel alta spirito, li subite ekdeziris, ke ankaŭ li sin enmiksu inter la lertajn loĝantojn kaj laborantojn de la juna hebrea urbo, ke ankaŭ li faru iun laboron kiel ili, ke li ne vagu plu kiel vagas promenanto, kiel homo nur rigardanta de flanko kaj ne partoprenanta en tiu ĉi viva stratbruo. Kion do li komencu? Eble li eniros en iun el la butikoj por ion aĉeti?... Por fari bonan agon, utilantan almenaŭ al unu el la Tel-Avivanoj... Sed kion li aĉetu? Eble donacon por Jehudit?... Ne, tio aspektus ekstreme ridinda, kiel ago de fianĉo kaj maljuna fraŭlo... Aŭ eble li per donaco ĝojigu koron de sia funebranta fratino? Aŭ li alportu ion al ŝia plej aĝa filino, la blondhara knabino, kiu akceptis lin en la stacidomo kun okuloj tiel amikaj kaj lumantaj?... Ne, per tio li kaŭzus ankoraŭ pli grandan malbonon -- li povus tuŝi tiel la funebran spiriton, regantan en la hejmo de la fratino... El ĉiuj tiuj manieroj, kiel ekligi rilaton kun loĝantoj de Tel-Aviv, elektis Menuĥin la plej facilan: li eniris en budon de ŝuciranto por peti purigon de siaj ŝuoj, kiuj kovriĝis per sufiĉe da polvo en tiu ĉi urbo de sablo.

"Bonvolu, sinjoro!" enirigis lin, ĉe la pordo, malalta homo malpurigita, kun nigra kozaka lipharo kaj kun elstara nerazita mentono. Per pluŝa ĉifono li frapis antaŭ li la seĝon. Sidante sur malalta seĝeto, li ĵetis fakulan rigardon al la ŝuoj de Menuĥin, palpis ilin unu-dufoje per siaj nigriĝintaj fingroj, kvazaŭ prezentante ilin al sia kamarado, la dua ŝupuriganto, kiu estis ĉi tie apud li. Ankaŭ tiu estis nigra kaj malpurigita, sed liaj malgrasaj vangoj estis sursemitaj per molaj plantetoj de unuaj barbosignoj, kiujn ne tuŝis ankoraŭ razilo, kaj ornamitaj per belaj krispaj bukloj. Li sidis sur alia seĝeto. Nun li prenis en sian manon luksan virinan ŝueton kaj ekpoluris ĝin kun esprimo sindediĉa, pia kaj modesta, kiel iu, kiu estas okupita pri dioplaĉa ago.

"Bonoj ŝuoj!" diris la unua al la alia per iel kriplita hebrea lingvo, kiun Menuĥin ne tuj ekkomprenis. "Ĉu vi vidas, Raĥamim? Bonoj ŝuoj, sinjoro, tre bone!" Li levis siajn okulojn serioze al Menuĥin kiel severa kritikanto, kiu ne povas kaŝi la veron. -- "El Ameriko?"

"El Ameriko", respondis Menuĥin ridetante. "Kaj de kie estas vi? El Jemen?"

"Ne, sinjoro. Mi estas el Persujo. Li estas el Jemen!" li montris per montono al sia amiko. "Bono urbo Ameriko, bonoj ŝuoj en Ameriko."

"Kaj la urbo Tel-Aviv? Ĉu ĝi estas bona urbo?" demandis Menuĥin kaj tiel li provis plenumi samtempe du intencojn: komenci interparolon kun speciala tipo de Tel-Avivano kaj provi la unuan fojon siajn fortojn en la sefarda prononco, pri kies majstrado li ne estis certa.

"Kia estas la urbo Tel-Aviv?" ripetis la persa ŝupuriganto la demandon. "Ankaŭ Tel-Aviv urbo bone, ankaŭ ŝuoj bonoj. Hejma produkto. Sed ne tiel bone, kiel Ameriko. Ne, sinjoro!"

"Kaj krom la ŝuoj, kiel plaĉas al vi la urbo Tel-Aviv?" daŭrigis Menuĥin sian esploron, ĝojante en sia interno pri ĉiu hebrea esprimo, kiun li eligis el sia buŝo. Li vidis en ĉiu vorto novan akiraĵon por sia nova vojo.

"Krom ŝuoj?" La Perso ne atentis la demandon. "En Tel-Aviv estas multoj da ŝuoj, ĉiuj specoj, sinjoro: estas por kvardek gruŝoj bonoj ŝuoj, estas por kvindek gruŝoj pli bonoj ŝuoj, estas por sesdek gruŝoj plej bonoj ŝuoj, mi ĵuras!"

"Bonaj ŝuoj, malbonaj ŝuoj!" riproĉis lin lia jemena kamarado en korekta hebrea lingvo. "Tiu ĉi viro ne demandas vin pri ŝuoj de Tel-Aviv. La sinjoro estas turisto kaj volas scii ion pri ecoj de la urbo Tel-Aviv."

"Kio estas? Tiam parolu vi, granda saĝulo!" ekscitiĝis la Perso kaj li komencis diligenti per ĉiu energio super la ŝuoj de Menuĥin, kvazaŭ por akcenti tiel sian mutan proteston.

"Tel-Aviv, sinjoro," turnis sin la jemena junulo al Menuĥin, transprenante la interparolon kaj levante subite la voĉon, klaran gorĝan voĉon, kiu ne taŭgis al lia modesta kaj turmentita vizaĝo, malkovranta malgajon de liaj pensoj -- " ... estas en la tuta mondo konata per la nomo Urbo de l' Mirakloj kaj kia la nomo, tia estas ankaŭ ĝi. Ekstremo de beleco, ĝojo de la tuta lando, trezoro por ĉiuj ĝiaj loĝantoj. Urbo kaj patrino en Izraelio. Konsolo kaj bona espero por ĉiuj niaj fratoj, vivantaj en ekzilo kaj alvenantaj al ni el ĉiuj malproksimaj anguloj de la mondo kaj maro por kultivi la terajn sulkojn de nia Sanktaĵo..."

"Kaj vi, ĉu vi venis el loko malproksima? Kie vi naskiĝis en Jemen?" demandis lin Menuĥin, gustumante la ĉarmon de lia melodia hebrea parolo, kiu tornetis kiel malnova klara fonto, kaj precipe ĝuante la noblajn komparojn en lia lingvo, kiu en sia tuto estis odoranta bukedo el bibliaj citaĵoj.

"El Sana estas mia deveno, karulo," respondis la Jemenido per sonoro de sia patosa voĉo. "El urbo fora, kuŝanta ĉe rando de la ĉielo. El urbo, manĝanta siajn hebreajn loĝantojn, el kaverno de rabistoj, de kruelaj murdistoj, de absolutaj malbonuloj. Ankoraŭ en roso de mia juneco, kiam mi estis dektrijara kaj antaŭ festo de mia matureco, okazis, ke mia patro-instruisto kun ĉiuj anoj de sia familio kaj kun pluaj siaj amikoj, honorindaj membroj de la civito, komunumo sankta en Izraelo, fuĝis pro subpremo por savi sian animon kaj la animon de siaj domanoj antaŭ kompleta pereo. Semajnojn kaj monatojn daŭris nia vojo kaj la turmentoj atingis la limon de niaj fortoj. En embaraso ni erarvagis tra la dezerto, premataj de malsato kaj elĉerpitaj de varmego. Vestaĵo faladis de niaj korpoj kaj niaj piedoj ŝvelis. Kaj kiam ni levis niajn okulojn kaj vidis nian Sanktan Landon, trezoron de niaj okuloj kaj amatinon de nia animo, ni ĉiuj falis per niaj vizaĝoj teren, niaj lipoj kisis la teron kaj ni malsekigis ĝian polvon per abundaj larmoj. Kaj kiam ni proksimiĝis al pordegoj de Tel-Aviv kaj kiam ni ekvidis antaŭ ni ĝian belecon kaj majeston kaj ĉiujn ĝiajn ĉarmojn, ĝiajn domojn kaj ĝiajn turojn grandajn kaj potencajn, kies alteco atingas la nubojn, -- tiam eklumis niaj okuloj kaj ni ĝojis kaj ni plezuris dum sep tagoj kaj dum sep noktoj, same kiel fianĉo ĝojas pri sia fianĉino..."

"Kaj vi, ĉu vi havas jam fianĉinon?" metis demandon Menuĥin kun scivola rideto, ege kontenta pro la aŭdo de la glorkanto, kiun la mirinda ŝuciristo faris pri la juna kaj bela urbo, objekto de sia amo.

"Mi, karulo?" ekridis la junulo el Jemen kun lumanta nigra vizaĝo kaj kun dentoj en blanka brilo. "Mi havas edzinon kaj du infanojn, filon kaj filinon, benata estu la Dia nomo."

"Ĉu vere?" miris Menuĥin. "Via vizaĝo estas kiel vizaĝo de juna knabo."

"Kiel aĝa mi estas, karulo, laŭ via juĝo?"

"Dudekjara," provis taksi Menuĥin.

"Pli multe ol dudek kaj eĉ pli multe ol dudek unu!" aŭdigis la malalta kaj svelta junulo, ĉiam fiere ridetante el siaj nigraj kaj brilantaj okuloj.

"Kaj ĉu vi havas sufiĉan vivtenon por via edzino kaj por viaj infanoj?"

"Benata estu Dia nomo, ni havas panon por manĝi kaj vestojn por kovri niajn korpojn."

"Pli frue estis vivteno," konfirmis ankaŭ la kolerema Perso, kiu klopodis per du brosoj super la ŝuoj de Menuĥin. "Pli frue ni ricevadis gruŝon por purigo de ŝuoj, tiam estis bona. Nun venis murdistoj, friponoj -- ilia nomo estu forviŝita! -- kaj ili parolis: Mi petas, sinjoro, purigi la ŝuojn por duongruŝo. Tiam ne plu estas vivteno, tre malmulte, ne bone!"

"Nasim! Malpermesite estas ĵeti kalumniojn sur niajn fratojn, filojn de Izraelo!" riproĉis la Jemenido sian kamaradon. "Ankaŭ ili estas hebreoj kaj ankaŭ ili havas sian parton kaj sian heredaĵon en lando Izraelio. Ni ĉiuj sidas, benata estu Dia nomo, sur nia tero, ni ĉiuj kune estas fratoj: aŝkenazoj, sefardoj, tejmanoj. Ĉiuj Izraelidoj estas amikoj. Ni akiris nian ĉiutagan manĝon kaj trinkon kaj kion ni bezonas ankoraŭ? Benata estu Dia nomo."

"Mi rimarkas laŭ viaj vortoj," parolis al li Menuĥin, "ke vi estas saĝa lernanto. Kial vi do elektis metion ... tiel nigran?"

"Ni rigardu min, ke mi estas nigreta!" respondis lin la Jemenido per tiu ŝatata stranga melodio de la antikvega kanto kaj montris al li denove sian ĝentile ridetantan vizaĝon kaj siajn blankajn dentojn. "Ĉiuj metioj estas nigraj kaj agrablaj. Mia patro-instruisto estas okupita en laboro sankta, li skribas librojn de la Biblio, surpordajn benojn kaj talismanojn kaj neniam trovis lia mano sufiĉe da pano por la infanoj. Li parolis al mi: 'Raĥamim, mia filo, amu la metion kaj malamu okupon de rabenoj!' Antaŭe mi purigis ŝuojn en foirejoj kaj sur stratoj. Kaj ekde la tempo, kiam mi prenis edzinon kun helpo de Dio, mi praktikas mian metion kun mia kompaniano sub ombro de tiu ĉi tegmento, benata estu Dia nomo."

"Kaj ĉu vi trovas ankaŭ tempon por rigardi en libron?"

"Ho ve, ho ve!" ekĝemis la Jemenido profundan ĝemon. "Pro tio doloras mia koro! Ni havas en la semajno sole unu tagon, kiam estas ĉio bona, kaŝitan trezoron, kaj ĝia nomo estas Sabato. Kaj mi tiel amis de ĉiam ĝis hodiaŭ ĝojigi mian animon per sanktaj libroj kaj ankaŭ per gazetoj, kiujn skribas por ni ĉiam denove viroj saĝaj kaj kleraj, komprenantaj la okazintaĵojn, kaj ankaŭ per libroj modernaj, rakontantaj al ni pri kutimoj de la popolo izraela en landoj, en kiuj ni estas disŝutitaj..."

Menuĥin dediĉis sin komplete al la paroloj de la junulo kaj ne rimarkis, ke la Perso dume finis sian laboron, polurinte liajn ŝuojn fulmobrile, kaj ke li nun sidas kaj rigards en ilin profunde kun kolera vizaĝo de ofendita artisto, kies artistan verkon neniu atentas.

"Farite!" diris fine la Perso kun rezigna mieno, leviĝis de sia seĝeto kaj direktis al sia kunlaboranto malgaje siajn okulojn, kvazaŭ li volus diri: "Kio okazis pri vi, ke vi en mezo de labortagoj levis vian voĉon al kanto?"

Menuĥin forlasis sian seĝon, donis moneron al la ŝupurigisto, sed ne rapidis eliri en la straton. Li staris hezite sur sia loko kaj ŝajnis, ke li meditas pri iu afero. Fine li elprenis unufuntan monbileton kaj enŝovis ĝin per kaŝita kaj necerta movo en manon de la jemena junulo.

"Prenu!" li diris al la knabo per milda voĉo, "kaj dividu ĝin duone kun via amiko. Aĉetu al vi libron por honoro de Sabato."

La Jemenido ĵetis al li timan rigardon.

"Neniel, karulo!" li retiris ambaŭ siajn manojn de la monbileto. "Mi ne bezonas, benata estu Dia nomo, almozon. Mi ne akceptas bakŝiŝon. Mi vivas el laboro de miaj manoj."

"Tio ne estas almozo," defendis sin Menuĥin kun hontanta vizaĝo. "Tio estas simple ... donaco!"

"Dio min gardu, karulo!" persistis la Jemenido. "Eĉ donacojn mi ne bezonas! 'Kiu malamos donacojn, vivos,' diris jam reĝo Salomono -- pacon al lia animo -- la plej saĝa el ĉiuj homoj."

"Donu al mi, sinjoro, mi prenos!" vokis la Perso. Liaj okuloj ardis kaj li etendis la manon. "Donu al mi mian parton! Li estas stultulo!"

"Prenu, amiko! mi petas, faru al mi la afablecon!" insistis Menuĥin ĉe la Jemenido, estante forte tuŝita, kiam li rimarkis lian honestan kaj timigitan vizaĝon. "Ĉu vi scias, kion ni faru? Tio ĉi estu donaco ne por vi, sed por via filo. Hodiaŭ mi venis en nian landon kaj ĝis nun ĉi tie havas neniun, al kiu mi povus fari donacon ... Aĉetu al via filo paron da ŝuoj por Sabato!"

"Duo paroj da ŝuoj!" rimarkis flanke la perso kaj liaj vangoj, plenaj de najlaj barbostoploj, entuziasmiĝis. "Por du malgrandaj infanoj! Duo paroj da ŝuoj por kvindek gruŝoj! Plej bonoj ŝuoj, sinjoro, enlanda produkto, mi ĵuras!"

"Akceptu! Akceptu!" Menuĥin premis la monbileton en manon de la embarasita junulo kaj rapidis eliri el la budo, estante en embaraso ne malpli forta ol la Jemenido. Li faris nun ion, kio ne estis lia kutimo: bonfaron humiligan. Li faris ĝin al sia malriĉa kaj malpurigita frato, kiu laŭvere estas unu el la plej riĉaj kaj el la plej puraj inter ĉiuj filoj de lia popolo. Lia koro estis maltrankvila pro sia unua renkonto kun loĝanto de Tel-Aviv, kun la plej bona el la loĝantoj de tiu urbo.

Menuĥin turnis sin por daŭrigi sian promenon kaj lia spirito tenis sin daŭre en altaj sferoj. Li iris kaj liaj paŝoj estis plenaj de sento kaj malpezaj kiel de homo, iranta sekure al nova mirinda vivo, plena de profunda enhavo kaj de profundaj intencoj.


Rimarkoj

Tel-Aviv -- urbo en Izraelio, fondita en 1909 sur sabla marbordo. Nun ĝi havas 350.000 loĝantojn.
Home, sweet home -- (hejmo, dolĉa hejmo), anglalingva kanto amerika.
Jemen -- ŝtato en suda Arabio. Hebreoj foriris de tie al Izraelio.
Sefarda prononco -- maniero, laŭ kiu prononcas hebrean lingvon Hebreoj, fuĝintaj en mezepoko el Hispanujo (Hebree: "Sfarad") kaj vivintaj poste plejparte en Balkano, Azio kaj Afriko.
Festo de la matureco -- En sia 13-a jaro estas la hebreaj knaboj feste akceptataj en la komunumon.
Aŝkenazoj -- Hebreoj el Eŭropo, precipe orienta kaj germana.
Sefardoj -- Hebreoj devenantaj el Hispanujo.
Tejmanoj -- Hebreoj el Jemen (Hebree "Tejman").
Ne rigardu min, ke mi estas nigreta -- Alta Kanto de Salomono, I, 6.
Kiu malamas donacojn, vivos -- Sentencoj de Salomono, XV, 27.

Se iuj deziras traduki la ĉi-supran pecon en sian nacian lingvon, ili bonvolu sendi du ekzemplerojn al: Ota Ginz, Shd. Szold 11, Krjat Jam Bet, Izraelio. [Noto: registrita en 1956]