Enkomputiligis Don HARLOW

Veter demetis la mantelon...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 148


Veter' demetis la mantelon
el vento, pluvo, frido, kaj
sin vestis per brodaĵa faj',
per suno radianta helon.

Bestoj, birdar' vidante l' belon
laŭ sia bleko krias: "Aj!
Veter' demetis la mantelon!"

Riveroj, fontoj, dank' degelon,
portas, livreon de la gaj',
gutetojn el arĝenta tajl'.
Ĉiu novigas sian felon.
Veter' demetis la mantelon!