Enkomputiligis Don HARLOW

En mian Libron la Spiritan...

de Karlo de Orleano

elfrancigis G. WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 147-148


En mian Libron la Spiritan
(mi trovis) skribas mia Koro
veran rakonton de l' doloro
per larmoj tute dekoritan,

viŝante for la adoritan
bildon de l' plaĉa vivfavoro,
en mian Libron la Spiritan.

Ve! Kie trovis ĝin pentritan
Kor' mia? Ŝvito, hor' post horo,
de li gutadas pro l' laboro,
kiun li metas, malŝparitan,
en mian Libron la Spiritan.