Enkomputiligis Don HARLOW
Majstro Stefan' Le Gout, nominativo, ĵus volis, en humoro optativa, ke estu la renkont' kopulativa; sed misis lia kazo genitivo. Li ses dukatojn metis en dativo, por havi la knabinon vokativa, majstro Stefan' Le Gout, nominativo. Ho ve! lin trafis unu akuzativo kaj lian robon faris ablativa: li el fenestr' iel superlativa saltis, spezante batojn en pasivo, majstro Stefan' Le Gout, nominativo! |