Enkomputiligis Don HARLOW
Plie pensi ol diri al mi ofte konvenas sen montrad', kien penas mia koro sin tiri. Se dolor' ekas ŝiri, mi ridŝajnon alprenas: plie pensi ol diri al mi ofte konvenas. Tusas mi por vespiri kaŝkovrante, ke tenas min turment' kaj ĉagrenas. Jen intime martiri: plie pensi ol diri! |